La
plejmulto de la hoteloj ofertataj al la kongresanoj
trovighas je promendistanco de la kongresejo, en agrabla
moderna kvartalo. Tiuj kiuj preferas loghi en unu
el la hoteloj kiuj trovighas iom for de la kongresejo,
povas atingi la kongresejon pere de publika transporto,
au pere de la ekstreme malmultekostaj pekinaj taksioj.
Chi-jare estas granda oferto de 3-stelaj hoteloj kun
tre favoraj prezoj. Ankau la 4- kaj 5-stelaj hoteloj
havas allogajn prezojn.
Handikapitoj kun apartaj bezonoj en la
chambro bv. kontakti la Centran Oficejon antau ol
mendi. Bv. noti ke la nombro de chambroj en la hoteloj
ne nepre egalas al la nombro de chambroj kiujn UEA
ofertas!
1.
Continental Grand Hotel (4 steloj), la oficiala Kongresa
hotelo, jhus renovigita, situas en la Vilagho de Azia
Sportkunveno. Kun areo de 89 mil kvadrataj metroj,
ghi konsistas el 17-etagha kaj 13-etagha domoj kaj
estas interligita kun la kongresejo per interna koridoro.
Luksaj chambroj kun chiuj facilajhoj de hotelo en
tiu kategorio. Ghi havas pli ol mil chambrojn kaj
20 restoraciojn, kie oni povas ghui chinajn, europajn,
japanajn kaj koreajn pladojn.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu
8.
Loko en chambro: unupersona 89 EUR, dulita
45 EUR.
2.
Crown Plaza Park View Wuzhou Beijing (5 steloj) situas
je kvin minutoj piedire de la kongresejo. Ghi havas
478 luksajn chambrojn kaj kompletan komercan servaron.
Tie estas ankau drinkejoj, restoracioj chin- kaj europ-stilaj,
kaj granda festenejo kun mil sidlokoj. Krom tio en
la hotelo estas ankau naghejo, masagha sauno, beligejo
kaj diversaj amuzejoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu
8.
Loko en chambro: unupersona 93 EUR, dulita
48 EUR.
 3.
International Hotel (5 steloj) situas en la komerca
parto che Chang'anstrato, Pekino, kaj trovighas je
15 km de la kongresejo, je 20 minutoj taksie. De la
Pekina Fervoja Stacio al la hotelo oni bezonas piediri
nur dek minutojn. La hotelo, 29-etagha, havas luksajn
apartamentojn dekoraciitajn lau malsamaj stiloj orientaj
kaj okcidentaj. Ghi havas 1049 chambrojn unulitajn
kaj dulitajn, chiuj klimatizitaj. En la hotelo estas
televido en fermita cirkvito, bufedo, fridujo ktp.
Adreso: Beijing, Jianguomennei 9.
Loko en chambro: unupersona 85 EUR, dulita
43 EUR.
4. Catic Plaza Hotel (3 steloj) situas
en la Vilagho de Azia Sportkunveno, je kvin minutoj
piedire de la kongresejo. La hotelo havas diversajn
restoraciojn kaj amuzejojn. Ghi ankau prizorgas konfidatajn
infanojn kaj donas kuracan servon.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu
18.
Loko en chambro: unupersona 77 EUR, dulita
38 EUR.
5. Tibet Hotel (3 steloj), je 15 minutoj
piedire de la kongresejo. Ghi havas 206 apartamentojn
ekipitajn per centra klimatizado, satelita televido,
kaj televido en fermita cirkvito. Tie funkcias diversaj
restoracioj, kie ghueblas ankau tibetaj naciaj kantoj
kaj dancoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuandonglu
118.
Loko en chambro: unupersona 61 EUR, dulita
30 EUR.
6. Ya Yun Cun Hotel (3 steloj) situas
en la Vilagho de Azia Sportkunveno, je dek minutoj
piedire de la kongresejo. Ghi konsistas el 400 apartamentoj
ekipitaj per televidilo kaj komputilo kun altrapida
konekto. En la chambroj oni povas ghui satelitajn
televidajn programojn.
Adreso: Beijing, Beisihuanzhonglu 8.
Loko en chambro: unupersona 51 EUR, dulita
25 EUR.
7. Beijing Foreign Experts Building (4
steloj), je 20 minutoj piedire de la kongresejo, havas
192 apartamentojn (kun sidchambro, dormochambro, kuirejo,
necesejo kaj dushejo) kaj 122 hotelchambroj. Tie estas
sauno, masaghejo, naghejo, kafejoj, restoracioj chin-
kaj europ-stilaj, vendejo, beligejo kaj aliaj servoj.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Beisihuanzhonglu
Huayanbeili 8.
Loko en chambro: unupersona 50 EUR, dulita
25 EUR.
Loko en apartamento: unupersona 61 EUR,
dulita 31 EUR.
8. Grand Hotel Yuanshan (3 steloj) situas
en la Vilagho de Azia Sportkunveno, sude de la kongresejo
kaj de la Ghardeno de Chinaj Etnoj, je kvin minutoj
autoveture de la kongresejo. Tie estas sep restoracioj
kun chinstilaj kaj europstilaj pladoj. La hotelo havas
ankau tenisludejojn, sanigan centron, naghejon, saunojn
ktp.
Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Deshengmenwai,
Yumindongli 20.
Loko en chambro: unupersona 46 EUR, dulita
23 EUR.
9. Cheng Hong Hotel (3 steloj) situas
oriente de la Vilagho de Azia Sportkunveno, je 20
minutoj piedire de la kongresejo. Chambroj kun normalaj
individuaj litoj kaj ankau grandmezuraj litoj. Ghi
havas salonon kun 300 sidlokoj kaj kvar kunvenejojn,
taugajn por komercaj intertraktadoj kaj artaj prezentoj.
La restoracio liveras chefe Hubei-stilajn pladojn.
Adreso: Beijing, Yayuncun, Anhuidongli
17.
Loko en chambro kun normalaj litoj: unupersona
46 EUR, dulita 23 EUR.
Loko en chambro kun unu grandmezura lito:
unupersona 44 EUR, dupersona 21 EUR.
10. Wenbo Plaza (3 steloj) situas che
la Vilagho de Azia Sportkunveno, je 15 minutoj piedire
de la kongresejo. Tie la publika trafiko estas facila.
La hotelo havas 84 chambrojn, ekipitajn per centra
klimatizado, televido en fermita cirkvito, kaj internacia
telefono. En la 17-a etagho estas salono kun 150 sidlokoj,
kaj en la 5-a kaj 8-a etaghoj estas po unu kunvenejo
kun 30 sidlokoj. Prezo ne inkluzivas matenmanghon.
Adreso: Beijing, Beisihuandonglu, Gaoyuanjie
2 (A).
Loko en chambro: unupersona 31 EUR, dulita
15 EUR.
11. Shengli Hotel (3 steloj) situas che
la norda akso de Pekino. Ghi havas 252 chambrojn,
inter ili estas normalaj dulitaj hotelchambroj kaj
ankau kvinlitaj apartamentoj (chambro kun du kaj alia
kun tri litoj, plus necesejo/dushejo). En la hotelo
estas salono kun 500 sidlokoj, 11 mezgrandaj kaj malgrandaj
kunvenejoj, kaj nau restoracioj. Unu- kaj dulitaj
chambroj kun matenmangho, kvinlitaj apartamentoj sen
matenmangho.
Adreso: Beijing, Deshengmenwai, Beishatan
3.
Loko en chambro: unupersona 28 EUR, dulita
14 EUR, kvinlita apartamento 9 EUR.
12. Ya Cheng Hotel (3 steloj), situas
sudoriente je 30 minutoj piedire au dek minutoj automobile
de la kongresejo. La hotelo povos liveri 20 normajn
chambrojn kaj 50 tri-litajn chambrojn (ekstra lito
aldonita al dulita chambro), entute 190 litojn. Chiuj
chambroj estas ekipitaj per tualetejo, klimatizilo,
televidilo en fermita cirkvito, kaj fridujo. La hotelo
havas restoraciojn chinstilan kaj europstilan, komercan
centron, kegloludejon kaj kunvenejon. Prezo ne inkluzivas
matenmanghon.
Adreso: Beijing, Chaoyang-distrikto, Huixindongjie
21.
Loko en chambro: unupersona 21 EUR, dulita
11 EUR, trilita 9 EUR.
13.
Huiyuan Apartment situas en la Vilagho de Azia Sportkunveno.
Ghi distancas de la kongresejo je kvin minutoj piedire.
Ghi konsistas el tri 13-etaghaj, tri 17-etaghaj kaj
du 14-etaghaj domoj. Tie estas apartamentoj ekipitaj
per kuirejo kaj diversaj hejmaj aparatoj. Eblas mendi
nur kvar- au sespersonajn apartamentojn, chiuj kun
individuaj litoj. Proksime de ghi estas hospitalo,
vendejoj kaj amuzejo. Prezo ne inkluzivas matenmanghon.
Adreso: Beijing, Andingmenwai, Beichendonglu
8.
Loko en apartamento: kvarpersona 16 EUR,
sespersona 13 EUR.
14. Nova Dadu Junulara Turisma Servo situas
en Xicheng-distrikto de Pekino kun ties facila trafiko.
La servo havas klimatizitajn chambrojn kun ses kaj
ok litoj respektive, entute 320 litoj. Tie estas publikaj
dushejoj, klozetoj, memservaj kuirejoj, vestolavejoj,
amuzejoj, publikaj telefonoj ktp. Prezo ne inkluzivas
matenmanghon.
Adreso: Beijing, Xicheng-distrikto, Chegongzhuangdajie
21.
Loko por persono: 8 EUR.
|