Chi-kongrese la oferto de antau- kaj postkongresaj
ekskursoj estas granda. Ne povus esti alie en tiel
pejzagh- kaj kulturricha lando. La prezoj estas konsiderinde
malaltaj, sed la kvalito estas same alta kiel en antauaj
Kongresoj. La antau- kaj postkongresaj ekskursoj inkluzivas
transporton inter la vizitataj urboj, inkluzive la
flugojn. Bv. atenti ke la antaukongresaj ekskursoj
povas komencighi ne nepre en la urbo kien vi alvenas
en Chinio, kaj ke la postkongresaj ekskursoj povas
ne nepre finighi en la urbo de kie vi devas reflugi
hejmen! En tiuj kazoj la kongresanoj mem devas aranghi
tiujn flugojn inter la alvenurbo kaj la urbo kie komencighas
la antaukongresa ekskurso, kaj/au la flugon inter
la urbo kie finighas la postkongresa ekskurso kaj
la urbo de kie vi forflugos el Chinio. UEA kaj CITS,
la oficiala vojaghagentejo de la Kongreso, pretas
helpi mendi tiujn flugojn se necese. Bv. kontakti
UEA en tiuj kazoj.
Pri la ekskursoj:
- Chiuj ekskursoj havos minimume dek membrojn.
Se estos malpli ol dek membroj, tiam la prezoj altighos
au la koncerna ekskurso estos nuligita, kaj la kongresanoj
estos informitaj ghustatempe pri tio, antau la ekskurso
kaj kun la shanco shanghi au nuligi.
- Loghado estos en hoteloj almenau 3-stelaj
(au samnivela gastejo) kun matenmanghoj.
- Tagmanghoj kaj vespermanghoj estos servataj
en restoracioj por turistoj, lau kutima normo por
vizitgrupo (la prezo inkluzivas ilin). Sed en Lhasa
la tagmangho kaj verspermangho estos en la hotelo,
denove lau kutima normo por vizitgrupo.
- La kosto inkluzivas pagojn por interurba
trafikado, flugoj (inkluzive la flughavenajn impostojn),
trajno kaj autobuso, sed ne inkluzivas pagon por flugo(j)
post la fino de la ekskurso.
- La antaukongresaj ekskursoj ne inkluzivas
transporton de la flughavenoj al la hoteloj antau
la komenco de la ekskurso (unua tago). Chiuj kongresanoj
devas mem aranghi kaj pagi por tiu transporto! La
prezo inkluzivas la transportojn post la komenco de
la ekskurso (ekde la dua tago).
- La karavanojn akompanos chicheronoj
de la China Internacia Turisma Servo kaj Esperanta
chicherono dum la tuta vojagho. Turismaj agentejoj
de la vizitotaj lokoj disponigos lokajn chicheronojn.
|