Changbai-monto, unu el la ok famaj montoj
de Chinio, rajdanta sur la landlimo inter Chinio kaj
la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio. Ghi allogas
per imponeco, mistereco kaj primitiveco. En la chirkaua
regiono estas la Chiela Lago, sur la landlimo inter
Chinio kaj la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio.
Ghi estas la plej alta vulkana lago de Chinio, kun
akvosurfaco kovranta 9,82 kvadratajn kilometrojn.
La perimetro de la lago longas je 13,1 kilometroj.
Ghi estas la plej profunda lago de Chinio, kun profundeco
de 373 metroj. La akvofalo, kiu falas de pli ol 60
metroj, estas formita el la akvo de la Chiela Lago,
kiu elfluas pli ol 1000 metrojn antau ol ighi la belega
akvofalo, kies lautan bruon oni povas audi de tre
malproksime. La 13 fontoj de la samloka termofontaro,
kiuj trovighas en areo de pli ol 1000 kvadrataj metroj,
havas temperaturon de pli ol 60 celsiusaj gradoj.
La flukvanto, temperaturo kaj kvalito de ilia akvo
restas senshanghaj tra la tuta jaro.
Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco,
nomata en antikveco "Urbo de Brokatoj".
Tie la gastoj vizitos antikvan akvoreguligan konstruajhon
Dujiangyan, ekkonstruitan antau 2500 jaroj kaj utiligatan
ankorau nun por irigacii 600 mil hektarojn da kampoj.
 Chongqing,
nova kaj la plej granda municipo de Chinio, monturbo
situanta che la kunfluejo de Yangzi-rivero kaj ghia
brancho Jialing; grava industria bazo en la sudokcidento
de Chinio. Tie oni vizitos Eling-parkon en la urbo
kaj telferon super Jialing-rivero.
Dali, fama kultura urbo kun longa historio,
kie vivas chefe baj-nacianoj. Tie la gastoj vizitos
Erhai-lagon en faulta stratumo de altebenajho; urbeton
Xizhou, kun multaj antikvaj loghdomoj de baj-nacianoj
el diversaj dinastioj; miljaran pagodan trion en Chongsheng-templo;
kaj antikvan urbon Dali, kies stratoj estis dispoziciitaj
lau shaktabulo.
 Dunhuang,
2000-jara urbo, mondfama arta sanktejo en la china
provinco Gansu. Tie la gastoj vizitos Sonantan Sablomonton,
Lunarkan Fonton, kaj Mogao-kavernaron, unu el la kvar
famaj chinaj budhismaj kavernaroj de skulpturo, 25
kilometrojn sudoriente de Dunhuang, konsistantan el
492 kavernoj faritaj en la tempo de la Norda Wei-dinastio
ghis la Yuan-dinastio (386-1368).
Guilin,
ege fama pro belaj montoj, rivero kaj interesa karsta
kaverno. Tie la gastoj shipveturos sur la rivero Lijiang
por ghui la pejzaghojn de ambau bordoj, kaj vizitos
Ludi-kavernon (kiu profundas 240 metrojn, longas 500
metrojn kaj havas multajn interesajn stalagmitojn
kaj stalaktitojn), Monton Elefanta Rostro kaj Diecai-monton.
Hangzhou, fama turisma urbo de Chinio,
honorata kiel "Paradizo en la Homa Mondo".
Tie la gastoj vizitos la Okcidentan Lagon, kiu kun
pli ol 40 vidindajhoj kaj pli ol 30 antikvaj restajhoj
montrighas kiel akvarelo; Lingying-templon, unu el
la 10 famaj budhismaj temploj de Chinio; Tigro-fonton;
kaj Liuhe-pagodon.
 Kunming,
honorata kiel "Printempa Urbo" kaj "Flora
Urbo", kun agrabla klimato, chiamverda flauro
kaj floroj tra la tuta jaro. Tie la gastoj vizitos
la Drakan Pordegon sur la Okcidenta Monto, 15 kilometrojn
sudokcidente de Kunming, sur kies belvidejo oni povas
vidi la tutan urbon; la bronzan taoisman konstruajhon
Ora Kiosko; kaj karstan Shtonan Arbaron kun areo de
30 mil hektaroj.
 Lhasa,
chefurbo de Tibeto, kun historio de 1300 jaroj, en
absoluta alto de 3600 metroj, konata kiel "Suna
Urbo". En julio la averagha temperaturo estas
14,9 celsiusaj gradoj, kaj la loko estas bona somerumejo.
Tie la gastoj vizitos Potala-palacon,
la plej grandan konstruajharon de Tibet-nacio; la
parkon Norbu Lingka, rezidejon de Dalai-lamao de multaj
generacioj; Zhaibung-templon, la plej grandan budhisman
monahhejon en Tibeto, konstruitan en Ming-dinastio
(antau chirkau 400 jaroj); Sera-templon, konstruitan
en Ming-dinastio; Jokhang-templon, miljaran templon
enkorpigintan Han- kaj Tibet-naciajn arkitekturojn;
kaj Bajiao-straton, movoplenan komercan lokon proksiman
al Jokhang-templo.
Lijiang,
antikva urbo sub negha monto, loghata de Nashi-nacio.
Tie oni vizitos neghkovritan Yulong-monton en absoluta
alteco de 5595 metroj, kie oni vidas modernan oceanan
glaciriveron che la suda fino de la norda latitudo;
lamaan Yufeng-templon, en kies korto kreskas kamelio
de pli ol 500 jaroj; Freskon de Bajsha de antau pli
ol 400 jaroj, en pikturaj stiloj de Han-, Tibet- kaj
Nashi-nacioj; antikvan urbon Lijiang, riverrichan
urbon sur altebenajho, aperintan antau pli ol 1000
jaroj, kie oni povas aprezi ghiajn antikvajn brikajn
domojn; kaj muzikoludon de Nashi-nacia orkestro.
Longjing, la plej frua kaj plej dense
loghata loko de kore-nacianoj en Chinio.
 Shenyang,
chefurbo de Liaoning-provinco, estas unu el la pezindustriaj
urboj de Chinio. Tie trovighas la alia Imperiestra
Palaco de Chinio (krom tiu en Pekino).
Ghia konstruado komencighis en 1625 kaj
finighis en 1636. Ghi estis konstruita kaj uzata de
imperiestroj Nurhach kaj Huangtaiji de Qing-dinastio.
Kun 20 kortoj kaj 300 chambroj, ghi havas areon de
60 mil kvadrataj metroj. La Norda Mauzolearo (tombejo
de imperiestro Huangtaiji kaj lia edzino), konstruita
en 1651, havas areon de 4,5 milionoj da kvadrataj
metroj. Kaj la domo de Marshalo Zhang Zuolin, loghejo
de tiu militaristo antau 70 jaroj, kovras 16 mil kvadratajn
metrojn. Ghia dika chirkaumuro el grizaj brikoj altas
je pli ol tri metroj; ghi konsistas el orienta kaj
okcidenta kortoj.
 Suzhou,
unu el la plej gravaj turismaj urboj de Chinio. En
la urbo estas multaj riveroj kun abundo da shtonaj
pontoj. Oni nomas la urbon "Hejmloko de Silko".
Aparte famaj estas ghiaj privataj ghardenoj antikvecaj
kaj delikatstilaj, el kiuj la gastoj vizitos Zhuozheng-ghardenon.
 Shanhajo,
la plej granda industria kaj komerca bazo kaj havenurbo
de Chinio kaj ankau paradizo de butikumado. La gastoj
vizitos Yuyuan-ghardenon, privatan ghardenon de mandareno
konstruitan antau chirkau 500 jaroj; Templon de Jada
Budho, unu el la plej famaj monahhejoj de Chinio,
kie estas statuo de kushanta Shakjamunio kaj sidanta
budho el jado; kaj Bordopromenejon che Huangpu-rivero.
 Tri
Gorghoj de Yangzi-rivero, 192-kilometra parto de Yangzi-rivero
de la turisma loko Baidicheng de Fengjie-gubernio,
Sichuan-provinco, ghis Nanjin-pasejo che Yichang,
Hubei-provinco. La tri gorghoj estas Qutang, Wuxia
kaj Xiling, kies unikaj belaj pejzaghoj ege ravas
la vizitantojn.
Tumen, urbo che la malsupra parto de Tumen-rivero,
la plej granda landlima urbo de Jilin-provinco. Tie
oni povas ghui pitoreskan pejzaghon de Tumen-rivero,
kiu fluas en Chinion el la Popol-Demokratia Respubliko
de Koreio.
Turpan, 2000-jara urbo sur la Silka Vojo,
en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono de Chinio,
la plej varma urbo de Chinio. Tie la gastoj vizitos
la ruinon de urbo de la antikva regno Gaochang, kiu
estis konstruita en la unua jarcento a.K. kaj malaperinta
en la oka jarcento p.K.; Milbudhan Kavernon de Pazkrik,
budhisman sanktejon de la antikva regno Gaochang;
antikvan tombejon de Astana; la ruinon de malaperinta
urbo Jiaohe, chefurbo de antikva regno Cheshiqian;
subteran puton aperintan antau pli ol 2000 jaroj por
liveri akvon al la chiutaga vivo kaj irigacio; Fajran
Monton, 100 kilometrojn longan kaj 9 kilometrojn larghan,
surhavantan neniun herbon; kaj Vinberan Valon en la
okcidenta kanjono de la Fajra Monto, produktejon de
bongustaj senkernaj blankaj vinberoj.
 Urumqi,
chefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono,
kie vivas multaj nacimalplimultoj. Tie oni vizitos
Nanshan- pashtejon kaj Chielan Lagon, kiu kun neghaj
montoj, prosperaj abioj kaj pinoj kaj herbotapishoj
estas honorata kiel "Perlo sur Tianshan-montaro".
 Xi'an,
startpunkto de la Silka Vojo kaj chefurbo de 12 dinastioj
de Chinio. Tie la gastoj vizitos la Terakotajn Militistojn
kaj Chevalojn che la mauzoleo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio (221-206 a.K.), kiu estas konata kiel
unu el la mondaj mirakloj; antikvan urbomuron konstruitan
antau chirkau 400 jaroj, unikan grandan kaj bone konservatan
urbomuron en Chinio; Dayan-pagodon 64-metran en sep
etaghoj, konstruitan en la sepa jarcento; ruinon de
Banpo-vilagho de tipa matriarka komunumo de la primitiva
socio en la baseno de la Flava Rivero antau 6000 jaroj;
kaj la Provincan Historian Muzeon.
 Xishuangbanna,
en la Taj-nacia Autonoma Subprovinco en la sudo de
Yunnan-provinco, najbara al Birmo kaj Laoso. Tie estas
rezervejo de primitiva tropika arbaro. La gastoj vizitos
la Olivan Ebenajhon, plej malaltan ebenajhon en Xishuangbanna,
kovritan de tropika flauro; Ok-angulan Kioskon de
Jingzhen, centran templon de suda sekto de budhismo
ekkonstruitan en 1701; Drakan Pagodon de Manfei konstruitan
en 1204; kaj Arbaran Parkon.
Yanji, chefurbo kaj politika, ekonomia
kaj kultura centro de la Yanbian-a Kore-nacia Autonoma
Subprovinco de Jilin. La urbo havas 380 mil enloghantojn,
59% el kiuj estas kore-naciaj.
 Zhouzhuang,
urbeto 38 kilometrojn sudoriente de Suzhou, havas
historion de pli ol 900 jaroj. En la urbeto estas
interkrucighantaj riveretoj en formo de "#".
Ambauflanke de la riveroj estas vicoj da domoj de
urbanoj. Sur la riveroj kushas 14 pontoj konstruitaj
en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing (1206-1911). Oni
nomas la lokon "Unua Akvolando de Chinio".
|