A1 Shanhajo -
Guilin - Xi'an - Pekino
18-23 julio 2004
5 noktoj kaj 6 tagoj
Dimancho, 18/07 Alveno al Shanhajo kaj
enloghigho en 3-stela Swan-hotelo. Chicherono kontaktighos
kun la gastoj en la hotelo kaj informos pri la tagordo
de la vizitgrupo.
Adreso: Swan Hotel, 2211, North Sichuan
Road, Shanhajo. Telefono: (021) 5666 5666.
Lundo, 19/07 Vizito al Yuyuan-ghardeno,
Templo de Jada Budho kaj la Bordo-promenejo che Huangpu-rivero.
Flugo al Guilin en vespero, enloghigho en 3-stela
Huanqiu-hotelo.
Mardo, 20/07 Ship-ekskurso sur Lijiang-rivero
kaj vizito al la Monto Elefanta Rostro.
Merkredo, 21/07 Vizito al Ludi-kaverno
kaj Diecai-monto. Flugo de Guilin al Xi'an posttagmeze
kaj tranokto en 4-stela Xi'an-hotelo.
Jhaudo, 22/07 Vizito al la Terakotaj Militistoj
kaj Chevaloj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro
de Qin-dinastio, la ruino Banpo kaj Dayan-pagodo.
Rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio en vespero.
Vendredo, 23/07 Matena vizito al antikva
urbomuro kaj al la Provinca Historia Muzeo. Flugo
al Pekino posttagmeze. Transporto al hoteloj kaj fino
de la ekskurso.
Prezoj: Loko en chambro: unupersona 820
EUR, dulita 700 EUR.
A2 Shanhajo - Zhouzhuang - Suzhou -
Hangzhou - Pekino
18-23 julio 2004
5 noktoj kaj 6 tagoj
Dimancho, 18/07 Alveno al Shanhajo kaj
enloghigho en 3-stela Swan-hotelo. Adreso:
Swan Hotel, 2211, Norda Sichuan-strato,
Shanhajo. Telefono: (021) 5666 5666. Chicherono kontaktighos
kun la gastoj kaj informos pri la tagordo de la vizitgrupo.
Lundo, 19/07 Vizito al Templo de Jada
Budho, Yuyuan-ghardeno, Bordo-promenejo che Huangpu-rivero;
vespera programo de akrobatajhoj.
Mardo, 20/07 Veturo de Shanhajo al Zhouzhuang,
vizito en la urbo kaj foriro al Suzhou. Tranokto en
4-stela Yadu-hotelo.
Merkredo, 21/07 Vizito al Tigro-monto
kun miljara pagodo oblikvighinta antau 400 jaroj,
Zhuozheng-ghardeno kaj Hanshan-templo.
Jhaudo, 22/07 Busveturo al Hangzhou kaj
ekskurso che la Okcidenta Lago; tranokto en 4-stela
Wanghu-hotelo.
Vendredo, 23/07 Vizito al Liuhe-pagodo,
Botanika Ghardeno kaj Tigrofonto, flugo al Pekino
en posttagmezo au vespero. Transporto al hoteloj kaj
fino de la ekskurso.
Prezoj: Loko en chambro: unupersona 545
EUR, dulita 440 EUR.
A3 Kunming - Dali - Lijiang - Xishuangbanna
- Kunming - Pekino
15-23 julio 2004
8 noktoj kaj 9 tagoj
Jhaudo, 15/07 Alveno al Kunming. Chicherono
kontaktighos kun la gastoj en la vespero kaj informos
pri la tagordo de la vizitgrupo. Tranokto en 4-stela
Kunming-hotelo.
Adreso: 52 East Dongfang Road, Kunming
650011. Telefono: (0871) 3162063.
Vendredo, 16/07 Tuttaga vizito al Shtonarbaro
kaj Ora Templo.
Sabato, 17/07 Flugo al Lijiang en mateno.
Vizito al la negha monto Yulong; varieteo de nacimalplimultanoj
kaj Baishan-fresko. Tranokto en 4-stela turista hotelo.
Dimancho, 18/07 Vizito al la malnova urbo
Lijiang antautagmeze. Busveturo al Dali en posttagmezo.
Tranokto en 4-stela Yaxing-hotelo.
Lundo, 19/07 Vizito al Erhai-lago, la
Tri Pagodoj, urbo Dali kaj popola loghejo de Baj-nacio
en Xizhou. Tranokto en Yaxing-hotelo.
Mardo, 20/07 Flugo de Dali al Xishuangbanna
matene. Vizito al Tropika Botanika Ghardeno kaj Taj-nacia
vilagho Mandou. Tranokto en 4-stela Taiyuan-hotelo.
Merkredo, 21/07 Busveturo al la Okangula
Kiosko kaj vizito al Hani-nacia vilagho survoje.
Jhaudo, 22/07 Vizito en urbo Xishuangbanna:
Manting-Parko kaj Parko de chinaj etnoj. Flugo al
Kunming en vespero. Tranokto en 4-stela Kunming-hotelo.
Vendredo, 23/07 Vizito al la Okcidenta
Monto kaj Draka Pordego matene. Posttagmeze flugo
de Kunming al Pekino. Transporto al hoteloj kaj fino
de la ekskurso.
Prezoj: Loko en chambro: unupersona 990
EUR, dulita 880 EUR.
A4 Shenyang - Yanji - Changbai-monto
- Yanji - Pekino
20-23 julio 2004
3 noktoj kaj 4 tagoj
Mardo, 20/07 Alveno al Shenyang. Tranokto
en 4-stela New World Hotel.
Adreso: 2 South Nanjing Road, Shenyang
110001.
Telefono: (024) 2386 9888.
Merkredo, 21/07 Vizito al la Imperiestra
Palaco kaj la Norda Mauzolearo de Qing-dinastio kaj
la domon de marshalo Zhang Xueliang. Flugo al urbo
Yanji vespere. Tranokto en Baishan-hotelo.
Jhaudo, 22/07 Kvinhora, 280-kilometra
autoveturo al Changbai-monto. Vizito al la Chiela
Lago, subchiela termofonto kaj akvofalo. Tranokto
en Baishan-hotelo.
Vendredo, 23/07 Busveturo al Yanji, kun
vizito survoje al Longjing-vilagho, la plej frua loghejo
de kore-nacianoj en Chinio; landlimo inter Chinio
kaj la Popol-Demokratia Respubliko de Koreio, ghuado
de pejzagho de Tumen-rivero. Flugo al Pekino en vespero.
Transporto al hoteloj kaj fino de la ekskurso.
Prezoj: Loko en chambro: unupersona 480
EUR, dulita 390 EUR.
|