China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Unua paghoo
DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Pekino - Xi'an - Guilin

01-04 augusto 2004

3 noktoj kaj 4 tagoj

Dimancho, 01/08 Flugo de Pekino al Xi'an. Antau enhoteligho vizito al Dayan-pagodo kaj antikva urbomuro. En vespero rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio.

Lundo, 02/08 Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Chevaloj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj ruino Banpo.

Mardo, 03/08 Flugo de Xi'an al Guilin. Vizito al Ludi-kaverno kaj Diecai-monto. Enloghigho en 3-stela hotelo.

Merkredo, 04/08 Tuttaga ekskurso. Sur Lijiang-rivero ghis Yangshuo shipe, vizito al la Monto Elefanta Rostro kaj reveno al Guilin autobuse. Vespere transporto al la flughaveno kaj fino de la ekskurso.

Noto: Guilin havas regionajn flugojn al Honkongo kaj Makao kaj internaciajn flugojn al Seulo kaj Fukuoka. Se vi flugas al/el Chinio tra Honkongo tiu chi ekskurso povas taugi al vi.

Prezoj: Loko en chambro: unulita 555 EUR, dulita 495 EUR.

P2 Pekino - Xi'an - Dunhuang - Turpan - Urumqi - Pekino

01-09 augusto 2004

8 noktoj kaj 9 tagoj

Dimancho, 01/08 Flugo de Pekino al Xi'an en frua mateno. Vizito al Dayan-pagodo kaj la antikva urbomuro en posttagmezo. Vespermangho kun spektado al Tang-dinastia spektaklo. Tranokto en 4-stela Xi'an-hotelo.

Lundo, 02/08 Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Chevaloj che la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj la ruino Banpo. En vespero, kortega varieteo de Tang-dinastio.

Mardo, 03/08 Flugo de Xi'an al Dunhuang en frua mateno. Vizito al la Sonanta Sablomonto kaj al la Duonluna Lago. Tranokto en 4-stela Taiyang Grand Hotel.

Merkredo, 04/08 Vizito al Mogao-kavernaro. Trajnveturado al Turpan dum la nokto kaj atingo al Turpan en la sekva mateno.

Jhaudo, 05/08 Vizito al la Milbudha Kaverno, ruino de antikva urbo de Gaochang-regno kaj antikva tombejo de Astana. Tranokto en la 3-stela Silk Road Oasis Hotel.

Vendredo, 06/08 Vizito al la ruino de antikva urbo Jiaohe, subtera puto, Fajra Monto kaj Vinbera Valo. Autobusa veturado al Urumqi en posttagmezo. Alveno kaj tranokto en 5-stela Hongfu-hotelo.

Sabato, 07/08 Vizito al la Chiela Lago kaj Nanshan-pashtejo.

Dimancho, 08/08 Flugo al Pekino. Enhoteligho en 3-stela Catic Plaza Hotel. Libera tago.

Lundo, 09/08 Chicherona servo finighos post matenmangho en la hotelo. La ekskursantoj mem zorgas pri siaj veturoj al flughaveno lau propraj deziro kaj konveno.

Prezoj: Loko en chambro: unupersona 1245 EUR, dulita 1095 EUR.

P3 Pekino - Chengdu - Chongqing - La Tri Gorghoj de Yangzi-rivero - Yichang - Shanhajo

01-07 augusto 2004

6 noktoj kaj 7 tagoj

Dimancho, 01/08 Matena flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al la antikva akvoreguliga konstruajho Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Lundo, 02/08 Flugo de Chengdu al Chongqing. Vizito al la Gravurita Valo de Dazhu. Tranokto en krozshipo sur Yangzi-rivero. Sur la shipo ne eblas havi unulitan chambron. Esceptoj devas esti aranghitaj surloke rekte kun la shipestro. Homoj kiuj mendas unulitajn hotelchambrojn devas dividi la chambron en la shipo kun alia persono.

Mardo, 03/08 Krozo de Chongqing lau Yangzi-rivero tra la Tri Gorghoj komencighas en tiu chi mateno.

Merkredo, 04/08 Krozo: vizito al la akvobarajho de la akvorezervejo de la Hidroelektra Centralo Sanxia en posttagmezo.

Jhaudo, 05/08 Elshipigho che urbo Yichang en mateno kaj ekskurso en la urbo. Flugo al Shanhajo en posttagmezo. Tranokto en 3-stela Swan-hotelo.

Vendredo, 06/08 Vizito al la Templo de Jada Budho, Yuyuan-ghardeno, Bordo-promenejo che Huangpu-rivero; vespera programo de akrobatajhoj.

Sabato, 07/08 Post matenmangho en la hotelo la ekskurso finighas. Chiuj mem zorgas pri veturo al flughaveno.

Prezoj: Loko en chambro: unupersona 1050 EUR, dulita 990 EUR.

P4 Pekino - Chengdu - Lhasa - Chengdu

01-07 augusto 2004

6 noktoj kaj 7 tagoj

Dimancho, 01/08 Flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al antikva akvoreguliga konstruajho Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Lundo, 02/08 Flugo al Lhasa matene. Ripozo tutan tagon en la hotelo por alkutimighi al la klimato de la altebenajho. Tranokto en 4-stela Lhasa-hotelo.

Mardo, 03/08 Lhasa: Vizito al Potala-palaco, Jokhang-monahhejo kaj Barkhon-strato.

Merkredo, 04/08 Lhasa: Vizito al la monahhejoj Drepung kaj Sera kaj al tapishofabriko.

Jhaudo, 05/08 Lhasa: Vizito al parko Norbu Lingka, hospitalo de tibeta medicino kaj Gandain-monahhejo.

Vendredo, 06/08 Reflugo al Chengdu, vizito al Panda Esplorcentro kaj la Provinca Muzeo. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Sabato, 07/08 Post matenmangho en la hotelo finighas la ekskurso. Chiuj zorgas mem pri transporto al la flughaveno.

Sugesto: UEA/CITS povas helpi aranghi flugon al Honkongo au aliaj urboj en Chinio post la fino de la ekskurso en Chengdu, se vi mendas frue! Bv. kontakti la Centran Oficejon de UEA.

Prezoj: Loko en chambro: unupersona 1485 EUR, dulita 1195 EUR.