Antau
nelonge la Pekina Esperanto-Asocio donacis memortabulon
al veteranaj esperantistoj Sun Keding, Liu Daosheng,
Zhang Qicheng, Chen Haosu, Chai Zemin, Chen Yuan,
Li Shijun, Tan Xiuzhu, Zhu Mingyi, Zou Guoxiang, Hou
Zhiping, Xu Kezhuo kaj aliaj pro ilia fervora subteno
al la pekina Esperanto-movado kaj ilia elstara konstribuo
al ghi.
Inter la supre menciitaj samideanoj matematikisto
Sun Keding aghas 95 jarojn, tamen li estas vigla kaj
rapidpensa. Li ofte partoprenas diversajn aktivadojn
de Esperanto kaj verkas versajhojn por diskonigi la
internacian lingvon Esperanto. Li deziras ankau cheesti
la 89-an UK. Liu Daosheng partoprenis la nacisavan
movadon en Pekino utiligante Esperanton en la 30-aj
jaroj de la 20-a jarcento kaj en la 80-aj jaroj, kiam
li oficis kiel gvidanto de Pekino, daure subtenis
la lokan Esperanto-movadon. Chai Zemin estas veterana
diplomato de Chinio. Li lernis Esperanton en sia juneco
kaj nun oficas kiel prezidanto de la societo Amikoj
de Esperanto. Li donas grandan prizorgon al preparo
de la 89-a UK kaj energie subtenas ghin. Zhang Ziguang,
kiu antaue laboris en la Pekina Komitato de la China
Demokratia Ligo, liveris al la lokaj samideanoj lokon
por ilia aktivado kaj multe klopodis por helpi la
ekspozicion okaze de la 100-jarigho de Esperanto.
Li Shijun estas membro de la Akademio de Esperanto.
Li multe tradukis, kompilis multe da Esperanto-lernolibroj
kaj gvidis E-kurson en multaj lokoj de Chinio. Qin
Kaiji estas veterana filatelisto pri Esperantaj poshtmarkoj.
Chinaj kaj alilandaj revuoj plurfoje konigis la de
li kolektitajn E-poshtmarkojn kaj la de li projektitajn
Esperantajn poshtkartojn. Xu Kezhuo estas chefredaktoro
de la revuo "Kremo de Scienc-teknika Literaturo".
Kvankam la revuo ne estas Esperanta, tamen li ofte
publikigas artikolojn konigantajn Esperanton en ghi,
kaj plie, ghi havas Esperantan nomon, kio estas tre
rara en Chinio. Chen Haosu, honora prezidanto de la
Pekina Esperanto-Asocio, iam estis vicurbestro de
Pekino kaj nun funkcias kiel prezidanto de la China
Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj landoj. Li chiam
prizorgas kaj helpas la Pekinan Esperanto-movadon.
Antau nelonge oficistoj de la Pekina Esperanto-Asocio
jam donacis al la supre menciitaj personoj la speciale
faritan memortabulon.
|