China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Rakonto pri mondonaco de 2000 euroj

de TAN XIUZHU

La 9-an de majo 2003 mi ricevis leteron de mia germana amiko s-ro Heinz Schindler, en kiu li skribis, ke li donacas al mi 2000 eurojn kaj jam ghiris la monon al mia konto en UEA. S-ro Heinz Schindler estis fidela leganto kaj amiko de nia papera El Popola Chinio. Por helpi ghin, li kvinfoje donacis al la Fondajho de EPCh-legantoj sume kvinmil germanajn markojn. En la pasinta duona jarcento post kiam li esperantistighis, li kaj lia edzino faris multajn efektivajn kaj efikajn laborojn por la germana E-movado kaj internacia E-movado. Li subvenciis ne nur EPCh, sed ankau UEA, diverslandajn organizajhojn kaj Esperantajn aktivadojn kaj partoprenigis je sia propra kosto dekkelkajn nepagipovajn esperantistojn inkluzive de chinaj en UK kaj aliaj E-renkontighoj. En 1999 la estraro de UEA aljughis al li Deguchi-premion en la 84-a UK pro liaj meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por efektivigo de la idealo de Zamenhof kaj por la mondpaco kaj felicho de la homaro. Pasintjare en la Gotenburga UK li per sufiche granda sumo sukcesis akiri la unuan numeron de la 89-a UK en aukcio gvidata de s-ro Humphrey Tonkin en signo subteni la Pekinan UK kaj azian movadon.

Mi mem konatighis kun li en la kunsido de EPCh-legantoj dum UK. Ni korespondis jam de multaj jaroj kiel amikoj. Lia mondonaco ege min surprizis kaj kortushis. S-ro Heinz Schindler ne estas richulo, sed 83-jara maljunulo, kiu havas monatan pension de 2000 euroj, tial lia mondonaco montrighas tre kara. Chi tie mi publikigas kvar leterojn inter ni temantajn pri la afero por esprimi mian koran dankon al li kaj samtempe per tio prezenti al la legantoj kaj samideanoj grandan animon sindedichan al Esperanto kaj plenplenan de homamo. Char niaj leteroj estas iom longaj, chi tie mi nur citas parton de ili.

 

Schwelm, la 2-an de majo 2003

Kara amikino Tan Xiuzhu!

La 8. 4. 2003 mi ghiris 5000 eurojn al la poshtbankkonto de UEA en Koln je favoro de mia UEA-konto. La 25. 4. 2003 mi skribis al la Centra Oficejo de UEA kaj petis ilin, ke ili ghiru de mia konto al via UEA-konto la sumon de 2000 euroj.

La 2000 euroj estas tute por via libera uzo, tial mi ne ghiris ghin al la konto de EPCh. Mi longtempe admiras vin kaj vian strechan laboron por EPCh kaj ChEL, tial mi ankau al vi volas danki kaj fari ian ghojon. Mi ja ne nur subtenas redakciojn, organizajhojn kaj aktivajn esperantistojn, kiujn mi invitas al kongresoj. Mi ankau subtenas kelkajn el malrichaj landoj por la vivtenado, prefere en Bulgario, Brazilo kaj Kazahhio. Mi povas fari tion, char mi de mia por Germanio ne tre alta pensio de 2000 euroj po monato nur bezonas la duonon, char mi ne fumas, ne ludas, ne havas automobilon kaj bedaurinde ankau ne infanojn kaj vivas modeste¡­

Via Heinz


2003-5-18
Kara kaj estimata s-ro Heinz Schindler,

Koran dankon pro via letero de la 2-a de majo, kiun mi ricevis la 9-an. Finleginte ghin, mi kaptighis de fortaj sentoj miksitaj de surprizo, ghojo, danko kaj honto, ke mi ne povis kvietighi dum longa tempo. Ghi pensigis min multe.

Mi vere ghojas pro via malavara mondonaco, mi des pli ghojas pro viaj komplimentaj vortoj pri mia laboro por EPCh kaj ChEL. Tio estas por mi granda honoro, konsolo kaj rekompenco.

Mi kore dankas vin. Post kiam mi konatighis kun vi, vi chiam montris vian profundan amon kaj fortan subtenon al EPCh per cheesto al la kunsidoj de EPCh-legantoj kaj monoferoj. Prenante ghin kiel vian propran aferon, vi ghojas pro ghia progreso kaj maltrankvilighas kaj chagrenighas pro ghia sufero. Mi neniam forgesos vian sinceran proponon por savi la paperan EPCh, kvankam ghi ne sukcesis. Nun vi ghiris el via konto en UEA 2000 eurojn al mia konto pro via amikeco kaj simpatio al mi. Surprizite mi tamen sentas felichon en la koro.

Antau via favoro mi ankau sentas honton, char mi ne meritas tion. Kiel vicchefredaktoro de EPCh kaj prezidanto de ChEL, mi faris mian eblon en la laboro. Tamen efektive mi estis kaj estas malforta kaj nekompetenta estro. Mi ofte riprochas min mem fronte al la nuna stato de ChEL kaj EPCh. Kaj krome mi nenion faris por vi en la pasinteco. Estas china popoldiro "ricevi monpremion sen merito", shajne ghi temas pri mi. Chu mi povas trankvile akcepti vian donacon?

Kiel malsana emerito, kiu havas monatan pension de 2000 euroj, vi uzas la shparitan duonon por subvencii diversajn Esperantajn organizajhojn kaj individuojn inkluzive EPCh kaj chinajn samideanojn. Kia nobla spirito kaj kia valorega ofero! Kortushite kaj inspirate de tio nun mi havas ideon donaci tiun sumon al ChEL en via nomo. Mi volas tion fari el du konsideroj: unue, imitante vian ekzemplon, mi volas uzi la monon pli signife; due, ChEL gastigos UK en la venonta jaro, ghi bezonas diversajn helpojn por la preparado, inkluzive monon. Via mono ne nur helpos ghin efike, sed inspiros aliajn spirite. Pri mia supre dirita ideo mi volas audi viajn opiniojn kaj petas vian konsenton.

......

Sincere via Tan Xiuzhu

 

Schwelm, la 2-an de junio 2003

Kara amikino Tan Xiuzhu!

Vi trankvile povas akcepti mian donacon kaj uzi ghin por ia vojagho lau viaj deziroj, sen strecha laboro en iu delegacio, au por ia alia, kiu persone faras ghojon al vi. Vi vere meritas tion kiel dankon por via multjara senlaca laboro por Esperanto, pro kiu mi admiras kaj tre shatas vin.

Post kiam subite kaj tiel frue mortis via fama kolego Dai Song-en, mi jam pensis al vi kaj timis, ke tio ankau povus okazi al vi. Tial mi jam delonge pripensis, kiel mi povus ghojigi vin, kiel jam kelkajn el miaj Esperanto-geamikoj el Bulgario, Kazahhio kaj Chinio, por kiuj mi parte eldonis pli grandajn sumojn por flug- fer-vojoj- kaj hotelkostoj ktp dum niaj vojaghoj. Tio ne malhelpos min, ke mi plue donos donacojn por aliaj Esperanto-celoj.

Via Heinz

 

2003-06-23

Kara kaj estimata s-ro Heinz Schindler,

Post lego de via letero de la 2-a de junio kaj la kunmetitaj du revuoj, mi akiris pli da kono al vi kaj sekve pliighis mia admiro kaj estimo al vi. Facile por homo fari unu bonan aferon, sed malfacile por homo bonfari tiel longe kaj konstante. Apenau vi esperantistighis, vi jam farighis entuziasma kaj devkonscia batalanto por nia lingvo. En la pasinta duonjarcento, per fondo de Esperanto-kursoj, verkado de artikoloj, partopreno kaj partoprenigo en Esperantaj kongresoj kaj renkontighoj, subvenciado al Esperanto-organizoj, eldonajhoj, samideanoj kaj aliaj signifaj objektoj, vi kaj via edzino semis la semon de Esperanto tra la tuta mondo kaj samtempe komunikis la homaranismon kaj universalan amon de Zamenhof al diverslandaj popoloj. Tion ne chiuj povas fari. Ordinara, sen grava posteno en Esperantio, vi estas tamen granda spirite kaj meritas, ke la tuta verdujo memoru vian nomon pro via eminentaj kontribuoj al la Esperanto-movado.

Via zorgemo pri mia sano denove kortushis min. Dai estis mia kunlernanto en la sama Esperanto-kurso. Unu jaron post lia forpaso mortis mia alia samklasano Zhang Shuxian, kolegino en la redakcio de EPCh. Nun s-ino Han Jun*, tre aktiva kolegino en Esperanto-Sekcio de China Radio Internacia kaj mia kunlernanto, grave malsanighas kaj kushas en hospitalo pro pulma kancero. Ili estas veraj malfelichuloj kaj mi ploregas pro malfavora sorto por ili. Kompare kun ili mi estas felicha, ke almenau ghis nun mi estas sana, kaj mi devas kontentighi pri chio. Ne zorgu pri mi.

Pri via mondonaco, mi petas vian pardonon. Kvankam mi ne uzos ghin por ia persona vojagho lau via propono, tamen mi jam ghuas la ghojon, kiun vi faris al mi. Pensante pri tio, mi sentas chiam en la koro varmon, fieron, felichon kaj dankon, kaj tiuj belaj sentoj akompanos min dum mia lasta vivo. Tiusence vi jam atingis vian celon. Mil dankojn al mia bonfaranto!

......

Sincere via Tan Xiuzhu

____________________

* Nur du tagojn post kiam mi forsendis la leteron s-ino Hang Jun forpasis kun forta sopiro al la vivo.