China Esperanto-Ligo  
Informoj
Bultenoj
Notoj pri UK 2004
Dokumentoj
China Movado
Koncize pri Chinio
Pekino Hodiau
Vojagho tra Chinio
Enciklopedieto de Chinio

Jarkunveno kaj Triloka Kunloghado en Wuhan

En la 13-a kaj 14-a de decembro okazis jarkunveno por la 144-a Zamenhofa Festo kaj la 2-a Triloka Kunloghado en Wuhan, Hubei, Chinio. La aktivadon partoprenis 62 esperantistoj kaj gastoj el Wuhan, Huangshi, Jingzhou k.a.

En la antautagmezo de la 13-a oni faris kiel preludon de la 89-a UK propagandon pri Esperanto en la Parko Sun Yatsen, Hankou. Belaj afishoj, Esperantaj kantoj, agrabla muziko, koloraj fotoj kaj filmoj -- vera Esperanta ekspozicio -- allogis centojn da vizitantoj. Pli ol mil flugfolioj estis disdonitaj.

La jarkunveno okazis samtage en la Hubei-a Soci-scienca Centro. Antau la komenco de la programo multaj s-anoj ghoje petis la alighilon de la 89-a UK okazonta en Pekino. Hu Guozhu, prez. de la Hubei-a Esperanto-Asocio, raportis pri la Hubei-a Esperanto-movado en 2003; prof. Zhang Danchen deklaris nomaron de la premiitaj aktivuloj en 2003.

En la 2-a Triloka Kunloghado estis konversacio, diversaj ludoj en Esperanto, deklamado de Esperantaj poemoj, kantoj, prelegoj kaj prezentado de china te-ceremonio far ekspertoj.

En la 14-a okazis duontaga ekskurso en Wuhan, kie la verdstela flago kaj vigla Esperanto-interparolo vekis scivolemon de preterpasantaj studentinoj, kiuj ekvolis lerni nian lingvon. Poste oni vizitis la oficejon de la Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj Donghu-an Esperanto-Domon.

(Hu Guozhu)