Antautagmeze
de la 12-a de januaro 2004 okazis en la Informa Oficejo
de la Shtata Konsilantaro de Chinio gazetara konferenco
pri la 89-a UK. Ghin cheestis pli ol 80 raportistoj
el la Xinhua-a Novajh-Agentejo, China Centra Televizio,
China Jhurnalo, China Interreta Informa Centro kaj
aliaj pli ol 40 amaskomunikiloj, inkluzive tiujn de
aliaj landoj.
S-ro Yu Tao, vicprezidanto
kaj ghenerala sekretario de LKK, prezidis la konferencon.
S-ro Guo Xiaoyong, ghenerala sekretario de la Honora
Komitato de la 89-a UK, anoncis, ke la 89-a UK kun
la temo "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj"
okazos inter la 24-a kaj la 31-a de julio 2004, en
la Pekina Internacia Konferenca Centro, kaj ke s-ro
Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de
la Tutlanda Popola Kongreso, estos ghia alta protektanto,
s-ro Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso, -- honora prezidanto
de ghia Honora Komitato, kaj s-ro Zhao Qizheng, ministro
de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, --
prezidanto de ghia Honora Komitato. S-ino Tan Xiuzhu,
prezidanto de ChEL kaj LKK, konigis al la raportistoj
la laborojn por invitado kaj preparado de la 89-a
UK. Poste Guo kaj Tan respondis demandojn pri la 89-a
UK, utiligado de Esperanto en Chinio kaj ghia perspektivo.
La Xinhua-a Novajh-Agentejo
kaj la China Interreta Informa Centro faris rete chelokan
raporton, kaj ankau la China Centra Televizio, la
Pekina Televizio kaj multaj aliaj amaskomunikiloj
raportis la gazetaran konferencon.
(Niu Xueqin)
Fotoj
pri la gazetara konferenco pri la 89-a UK
|