Pentrarto
La historio de la china pentrarto komencighis
en neolitiko, antau 5 000-6 000 jaroj. Tiam jam vidighis
desegnoj, homaj kaj bestaj figuroj sur koloraj ceramikajhoj.
La hieroglifajhoj de Chinio antau miloj da jaroj estis
bildoj formitaj el strekoj, kiuj poste evoluis en
la hodiauajn ideogramojn. Komence oni pentris kaj
skribis chefe strektojn per sama ilo, tial chinoj
diras, ke kaligrafio kaj pentrarto estas de la sama
origino. Ghuste pro tio chinaj kaligrafoj plejparte
estas ankau pentristoj, kaj pentristoj - kaligrafoj.
Unu el la trajtoj de la china pentrarto
estas pentri per simplaj strekoj. Oni ne nur ekzakte
pentras bildon per strekoj, sed ankau dotas ilin per
rigideco, mildeco, rigoreco, flirteco... ech unu sama
streko povas havi variajn ecojn por montri la internan
senton de la pentristo.
Alia chefa trajto estas, ke sur pentrajho
trovighas pli ol unu fokuso, kaj ke oni ghenerale
pentras per simpla kaj lakona shmirado tenante la
penikon horizontale. China pentrajho estas dudimensia,
dume mankas al ghi kontrasto de lumo kaj ombro. Pentristoj
povas pentri la grandiozajn Yangzi, la Flavan Riveron
kaj la Grandna Muron sur mallargha kaj longa papero
au silkajho. Ili pentras amason da montoj, riveroj
sur unu papero, kies efiko estas neatingebla per unu-fokusa
dioramo de la europa pentrarto. Tamen la pentrajho
ne kontrauas al la realo, kaj diferenco kushas nur
en tio, ke la chinaj pentristoj denove dispozicias
la naturajn pejzaghojn surpapere por kontentigi la
aprecantojn. Per tiu metodo la pentristoj povas libere
elvolvi sian imagon, sin liberigi de la vidkampo kaj
krei la artan kosmon.
La tria elstara trajto de
la china pentrarto estas, ke oni shatas surskribi
poemojn au aliajn vortojn sur la pentrajhoj, tiel
ke la poemoj, aliaj vortoj kaj pentrajhoj kunighas
en unu artan kompleton. La poemo kaj kaligrafajhoj
ne nur pliigas la etoson de la pentrajhoj, sed ankau
harmonias kun ili por pli ghuigi la rigardantojn.
La arta kombino liberigas la chinajn pentrajhojn el
la limigo de spaco kaj tempo. Pentristoj ofte montras
la kvar sezonojn per vegetajhoj, malluman nokton per
luno au kandelo, kaj ili tre malofte rekte montras
tagon, nokton, serenon kaj malserenon sur la pentrajhoj
per lumo kaj ombro. Iafoje oni montras la tempon kaj
spacon en la pentrajhoj per surskribajhoj.
La tradiciaj chinaj pentrajhoj
povas sin dividi en pejzaghajn, flor-birdajn, homfigurajn
kaj konstruajhajn, kaj chiu el ili povas ankorau esti
subdividita. Chinaj pentristoj ghenerale dedichas
sin nur al unu flanko de la pentrarto. Ekz. Zheng
Banqiao, fama china pentristo en la 18-a jc., pentris
nur bambuojn, orkideojn kaj shtonojn, kiujn li profunde
konis kaj vivece reaperigis sur la pentrajhoj. Iuj
pentristoj pentras nur homojn kaj ech nur antikvajn
belulinojn. Aliaj pentras nur bestojn, ech nur katon,
azenon, chevalon au alian bestojn.
Lau la pentromanieroj la
chinaj pentrajhoj povas dividi sin en du specojn.
La unua speco estas karakterizita per delikata tuchado
kaj kolorigado; dum la dua karakterizighas per tio,
ke la pentristoj per simpla kaj maldelikata tuchado
prezentas la formon kaj aspekton de objektoj kaj plie
sian intencon. Ambau pentromanieroj cirkulas en Chinio
dum longa tempo. Ghenerale dirite, pentristoj de la
dua speco devas komenci sian ekzercadon per pentromaniero
de la unua. Ili devas multe sin ekzerci por povi per
lakona arta lingvo esprimi la fizionomion de la pentrataj
figuroj kaj enkorpigi en ili sian ideon. Tio estas
unuaklasa arto malfacile atingebla.
Chinaj pentristoj ofte uzas
simbolon en sia pentrado, t.e. simboligi objektojn
je la realo. Ekz. peonio simbolas belulinon kaj richon;
pigo simbolas homon, kiu alportas bonan informon;
pino kaj gruo simbolas longan vivon; duobla floro
sur sama tigo kaj mandarena anasoparo simbolas geamantojn...
Jen ekzemplo: Bambuo farita per strekoj kolordensaj
kaj maldensaj svingighas kun la branchoj, tremetas
la folioj. Apude legighas vortoj "Nefleksebla
bambuo en vento". Aprecante la pentrajhon, oni
vidas ne nur vivoplenan bambuon, sed ankau ghian neflekseblecon.
Chi tie la bambuo ja estas personigita, kaj la pentrajho
prikantas la honestecon kaj neflekseblecon de homoj.
Ghuste pro tio, ke la chinaj
pentristoj alte taksas la similecon en spirito, ili
ne strebas al rigora simileco de la ekstera formo,
dum la okcidentaj pentrajhoj montras la objektojn
per facoj, kio estigas sensivon pri tridimensieco.
La chinaj pentristoj dedichas pli da atento al la
harmoniigo de punktoj kaj strekoj. En la chinaj pejzaghaj
pentrajhoj punkto povas reprezenti ne nur arbon, sed
ankau shtonon, kaj longa strio povas reprezenti malproksiman
monton, au marbordon.
Ekzistas alia diferenco
inter la china pentrarto kaj la okcidenta, t.e. la
chinaj pentrajhoj ghenerale estas gluitaj sur papero
kun rulajhoj. Ili povas esti pendigitaj sur muro por
aprecado kaj rulitaj por konservado. Dank' al tiu
metodo ili estas facile konserveblaj kaj plie okupas
malpli da spaco kompare kun tiuj enkadritaj. Ghuste
pri tio la pentrajhoj faritaj per specialaj papero,
tucho kaj farbo povas konservighi pli ol mil jarojn.
Hodiau en chinaj muzeoj oni povas ghui pentrajhojn
faritajn antau pli ol mi jaroj.
|