Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis telefone kun Bush

    Ĉina prezidanto Hu Jintao telefone interparolis kun usona prezidanto George W. Bush vespere de la 29-a de majo.

    George W. Bush konigis al Hu Jintao, ke antaŭ kelkaj tagoj Usono prezentis projekton pri la iraka problemo al la Konsilio de Sekureco de UN, kaj deziris kunlaboron de Ĉinio en tiu problemo. Bush diris, ke li scias, ke Ĉinio multe zorgas pri la problemo de Taiwan. Li refoje asertis la usonan politikon pri unu Ĉinio, persiston en la tri komunaj deklaroj de Ĉinio kaj Usono kaj oponon kontraŭ sendependiĝo de Taiwan.

    Hu diris, ke la ĝusta traktado de la iraka problemo estas komplete restaŭri la suverenecon de Irako, kiel eble plej baldaŭ fari demokratian kaj justan elektadon, elekti novan registaron de Irako kun vasta reprezenteco kaj samtempe disvolvi la gravan rolon de UN. Li diris, ke Ĉinio subtenos, ke UN aprobu novan rezolucion. Ĉinio deziras, ke ĉiuj koncernaj landoj surbaze de aktiveco, seriozeco kaj respondeco akcelu la interkonsiliĝon por atingi akordon kiel eble plej rapide.

    Koncerne la problemon de Taiwan, Hu substrekis, ke la splitiga aktivado de la prosendependiĝaj fortoj de Taiwan estas la plej granda minaco al la paco kaj stabileco en la regiono de Taiwan. Ĉinio esperas, ke Usono per efektivaj agoj plenumos sian promeson en la principo pri unu Ĉinio, observado de la tri komunaj deklaroj kaj opono kontrau sendependiĝo de Taiwan kaj ne donos eraran sugeston al la Taiwan-aj autoritatoj.

    La gvidantoj de la du landoj konsentis, ke ili daŭre penados por disvolviĝo de la konstruecaj kaj kunlaboraj interrilatoj inter Ĉinio kaj Usono.