Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao akceptis Wolfensohn

    La 30-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao akceptis en Pekino James David Wolfensohn, estron de la Monda Banko, kiu flugis al Ŝanhajo por viziti Ĉinion kaj ĉeesti la mondan konferencon por redukti malriĉecon.

    Hu Jintao gratulis la sukceson de la tutmonda konferenco por redukti malriĉecon kaj alte taksis la gravan rolon de la Monda Banko en redukto de malriĉeco kaj akcelo de la komuna disvolviĝo de la tuta mondo.

    Hu diris, ke en multaj jaroj Ĉinio kaj la Monda Banko faris fruktodonan kunlaboron kaj akiris serion da fruktoj en la ekonomia konstruado, teknika helpado kaj ekonomia esplorado, kio akcelis la disvolviĝon de la ekonomio kaj socio de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio admiras, ke la Monda Banko ĝustatempe reguligis sian politikon laŭ la disvolva strategio de Ĉinio, por ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj la Monda Banko estu pli konforma al la realo kaj bezono de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam alte taksas sian kunlaboron kun la Monda Banko kaj volontas malfermi novan kampon por kunlabori kun la banko, kaj profundigi la bonan kunlaboron inter la du flankoj.

    James David Wolfensohn esprimis sian dankon pro la akcepto de la ĉina prezidanto kaj pro tio, ke la ĉina registaro kaj Ŝanhajo donis firman subtenon al la monda konferenco por redukti malriĉecon. Li diris, ke la Monda Banko volontas pliintimigi sian kunlaboron kun Ĉinio kaj kune esplori pri la problemo de longperioda strategio de la internacia socio en la procezo de la tutmondiĝo kaj levi la kunlaboron al nova nivelo. Li diris, ke la Monda Banko faros ĉion eblan por doni helpon al la reformado de Ĉinio kaj aktive partopreni la grandan ekonomian disvolvon de la okcidenta parto de Ĉinio kaj revigligo de la malnova industria bazo de la nordoriento de Ĉinio.