Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Nuklea elektrejo Dayawan sekure funkciis 10 jarojn

    La 1-an de junio koncerna departemento de Ĉinio publikigis, ke la unua granda ĉina komerca nuklea elektrejo Dayawan kun 2 internacie avangardaj generatoraroj, ĉiu kun kapacito de miliono da kW, jam sekure funkciis 10 jarojn ekde majo, 1994. En tiuj 10 jaroj ĝi produktis entute 140 miliardojn da kWh da elektro.

    Prezidanto de la direktoraro de la nukle-elektra kompanio (grupo) de Guangdong diris, ke en 2003, juĝate laŭ la 8 normoj difinitaj de la Monda Organizo de Nukleaj Administrantoj, kiuj povas speguli la administran nivelon de la sekura produktado de nukleaj elektrejoj, kompare kun la samspecaj generatoraroj 6 normoj de Dayawan atingis la mezan nivelon de la mondo kaj unu la avangardan. Marte de 2004 en prijuĝo de la samspecaj nukleaj elektrejoj, okazigita de la Franca Elektra Kompanio, Dayawan akiris 2 ĉampionecojn el la tri detaloj. Tio estas la kvara fojo, ke Dayawan akiris venkon de post komenco de tiu prijuĝado.

    La nuklea elektrejo Dayawan de Guangdong-provinco estis konstruita en 1987 el pruntita mono kaj post sia ekfunkcio ĝi vendas elektron kaj per la akirita mono redonas la pruntitan. Ĝi estis konstruita kaj entreprenata de Guangdong kaj Hongkong kune kaj ĝiaj ĉefaj ekipaĵoj devenis de Francio kaj Britio.