Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio decidis portempe ĉesi publikigi
la nul-staton de SARS

    La 1-an de junio proparolanto de la Ministerio de Sano de Ĉinio informis en Pekino, ke ekde la 1-a de junio la ministerio ne plu publikigos ĉiutage la nul-staton de SARS kaj ĝia informa oficejo ne plu publikigos ĉiutage al la socio monitoradon pri SARS. La ministerio faros monitoradon pri SARS pere de leĝa raporto pri infektaj malsanoj sur reto.

    De la 22-a de aprilo Pekino raportis 7 kazojn de SARS-malsanuloj, kiuj jam resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Anhui-provinco raportis 2 kazojn de SARS-malsanuloj, unu el ili jam resaniĝis kaj elhospitaliĝis kaj la alia mortis, dum ĉiuj aliaj provincoj ne havis kazon de SARS-malsanuloj nek tiun de suspektatoj.

    La 21-an de majo la lasta SARS-malsanulo Zhang elhospitaliĝis el Ditan-hospitalo. Ĝis la 23-a de majo, en Pekino ĉiuj 747 intime kontaktiĝintaj kun SARS-malsanuloj estis liberigitaj el izolado. Jam finiĝis la laboro por kuraci kaj savi SARS-malsanulojn en Pekino kaj Anhui kaj la infekta ĉeno de SARS estis komplete rompita. Tio montras, ke printempe de 2004 la epidemio estis efike regita en Ĉinio, tial la Ministerio de Sano faris la supran decidon.