Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao faris paroladon en la konferencoj
de ĈAS kaj ĈAI

    Matene de la 2-a de junio, 2004, en la Popola Halo, Pekino, okazis la 12-a Konferenco de la Membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj (ĈAS) kaj la 7-a Konferenco de la Membroj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio (ĈAI). Tio estis grandioza kunveno de la superaj scienc-teknologia kaj inĝenieria rondoj de Ĉinio.

    Ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis la konferencojn kaj faris gravan paroladon. Li diris, ke en la sciencoj kaj teknologioj de la mondo nun fermentas nova impeto kaj nova scienc-teknologia kaj industria revolucioj nun estas kovataj. La nova situacio kaj novaj taskoj prezentis altajn postulojn al la scienc-teknologia rondo de Ĉinio. La sciencistoj kaj teknikistoj de Ĉinio devas preni sur sin la gloran kaj penigan historian mision kaj fari grandajn kontribuojn al disvolviĝo de la sciencaj kaj teknikaj aferoj de Ĉinio, al konstruado de bonhava socio en ĉiuj flankoj kaj al akcelo de la socialisma modernigo.

    La konferenca temo estas unuigi kaj gvidi la tutan scienc-teknologian kaj inĝenierian rondojn por profunde esplori pri la gravaj problemoj en la scienc-teknologia kaj inĝenieria disvolviĝo en la unuaj 20 jaroj de la 21-a jarcento kun la celo doni konsilojn al la longperioda kaj mezperioda projektoj por disvolvo de la sciencoj kaj teknikoj de Ĉinio kaj meti solidan sciencan kaj teknologian bazon por konstrui la bonhavan socion en ĉiuj flankoj, akceli harmonian disvolviĝon de la ekonomio kaj socio kaj fari kontribuon al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.