Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Mara medio de Ĉinio

    La 5-a de junio 2004 estas la 33-a Monda Media Tago. La temo de la ĉi-jara media tago estas “Mara medio koncernas ĉiujn”. La 3-an de junio la Informa Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon, kie Xie Zhenhua, estro de la Ŝtata Mediprotekta Administracio, publikigis “Bulteno pri la ĉina medio” kaj “Marmedia protektado de Ĉinio”.

I.  Kvalito de la mara medio de Ĉinio

    La “Bulteno pri la media kvalito de ĉebordaj maroj de Ĉinio” en 2003 montras, ke mildiĝis poluado de la akva kvalito de la ĉebordaj maroj de Ĉinio. La bona kaj kompare bona marakvo konsistigas 50.2%, je 0.5% pli multe ol en 2002, dum la malbona kaj kompare malbona marakvo konsistigas 30%, je 5.9% malpli multe ol en 2002. La media poluo de ĉebordaj maroj en Ŝanhajo kaj Jiaxing estas kompare serioza, kaj tie la kvalito de marakvo estas malbona.

II.  La totala kvanto de la enmariĝintaj poluaĵoj de Ĉinio

    90% de la enmariĝintaj poluaĵoj en Ĉinio devenis de la tero dum la aliaj devenis de la ĉebordaj bredado, mara navigacio, ekspluato de mara petrolo, natura gaso kaj ŝutado.

III.  Nuna stato de la administrado de la marmedia protektado

    Laŭ la “Leĝo pri media protektado de la Ĉina Popola Respubliko” kaj “Leĝo pri marmedia protektado” publikigitaj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Ĉinio ellaboris sistemon pri marmedia protektado, t.e. batalo kontraŭ poluado en unuiĝo, gvidata, kunordigata kaj kontrolata de la mediprotektaj departementoj, aktive subtenata de sintezaj departementoj, respondecata de koncernaj departementoj, en kiu la koncernaj lokaj registaroj respondecas pri sialoka media kvalito. Tiuflanke Ĉinio faris jenajn laborojn:

    1. Akceli konstruadon de la leĝa sistemo pri mediprotektado kaj daŭran disvolviĝon de ekonomio kaj socio;

    2. Redakti “Zonado de la mediaj funkcioj por ĉebordaj kaj maraj areoj en Ĉinio” kaj “Zonado de la maraj funkcioj” por doni sciencan bazon al protektado kaj administrado de la mara medio de Ĉinio;

    3. Fari sintezan reguligan projekton kontraŭ poluado de la maroj por daŭra, rapida kaj sana ekonomia disvolviĝo de la ĉemaraj regionoj;

    4. Intensigi la marmedian protektadon kaj administradon por tiuflanka servo.

IV. Celo de la marmedia protektado en la proksima estonteco

    Dank' al praktikado de la licenco pri poluaĵ-ellaso en marojn, per volumeno de la maroj limigi la totalan kvanton de la ellasataj poluaĵoj, fundamente pliboniĝis la akvokvalito de la ĉebordaj maroj, kaj la mediaj funkcioj de la ĉebordaj maroj atingos 80% de la normo, la enmariĝintaj poluaĵ-ellasotaj de entreprenoj kaj urbaj institucioj atingos 75% de la normo, la traktita malpura akvo de ĉemaraj urboj grandaj kaj mezgrandaj atingos 75% kaj la nutriva salo, organikaj poluaĵoj kaj pezaj metaloj reduktiĝos je 50%.

V.  Rimedoj por marmedia protektado en la proksima estonteco

a)  Ellabori “Projekto por mediprotektado de la ĉemaraj zonoj kaj maroj”

b)  Fari kunan leĝan ekzamenon pri mediprotektado de maroj kaj intensigi la monitoradon de la mediprotektado;

c)  Komplete realigi la “Agadplano por bluaj maroj”

ĉ) Praktiki la sistemon por limigi la totalan kvanton de poluaĵoj pere de media volumeno kaj fari esploradon pri volumeno de mara medio

d)  Intensigi direktadon de protektado de la ekologia medio de ĉemaraj regionoj

e)  Perfektigi kaj praktiki urĝan planon pri grava mara poluado kaj intensigi konstruadon cele trakti subitajn akcidentojn

f)  Unuigi kunordigon, kunlabori en unueco kaj laŭleĝe protekti la maran medion

g)  Fari aktivan kunlaboron pri internacia mara medio.