Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Torĉa stafetkurado por la Atenaj
Olimpikoj en Pekino preparita

    Frumatene de la 8-a de junio la torĉo por la Atenaj Olimpikoj venos en Pekinon el Seulo de Koreio. La 9-an de junio la sankta fajro de la Olimpikoj estos bruligita sur la placo oriente de la Popola Halo en Pekino. 148 sportistoj, alte tenante la torĉon, faros stafetkuradon sur vojlinio pli ol 50 km longa en Pekino. Nun jam komencis kolektiĝi la torĉistoj partoprenantaj la stafetkuradon. Posttagmeze de la 8-a ĉiuj torĉistoj estos trejnataj por la detalaĵoj de la stafetkurado.

    La 6-an de junio atingis Pekinon la fremda 11-persona avangardo, kiu nun kontaktas ĉinajn kolegojn por diskuti pri la detalaĵoj de la stafetkurado.