Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Li Zhaoxing kaj Powell interparolis pri la problemoj de Irako kaj Taiwan

    Vespere de la 7-a de junio ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing kaj usona ŝtata sekretario Colin Powell telefone interparolis.

    Koncerne la novan rezolucion pri la iraka problemo Li Zhaoxing diris, ke aprobi rezolucion utilan al bona solvo de la iraka problemo estas komuna deziro de ĉiuj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN kaj ĉiuj koncernaj landoj. Nun dilatiĝas la komunaj konoj de diversaj flankoj kaj proksimiĝas iliaj starpunktoj. La ĉina registaro deziras, ke la proponantoj montru pli da fleksebleco, aŭskultu kaj konsideru alies raciajn opiniojn por komplete restaŭri la suverenecon de Irako kaj kiel eble plej baldaŭ realigi ĝiajn stabilecon kaj sekurecon.

    Powell esprimis dankon pro la grava rolo de Ĉinio en la iraka problemo. Li diris, ke Usono daŭre konsiliĝos kun aliaj landoj pri tiu problemo.

    Koncerne la Taiwan-an problemon, Powell reasertis, ke Usono persistos en la politiko pri unu Ĉinio kaj la principo de la tri komunaj deklaroj de Usono kaj Ĉinio.