Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Por la 28-a Konferenco de la mondaj heredaĵoj

    La 8-an de junio Chen Zhili, ŝtata konsilanto de Ĉinio kaj estro de la gvida grupo por la 28-a Konferenco de la Mondaj Heredaĵoj de Unesko, emfazis en la dua plena sesio de la gvida grupo por preparado en Pekino, ke ĉiuj koncernaj departementoj devas zorgeme organizi kaj konscie efektivigi la laboron kaj bone sin prepari por la nomita konferenco.

    Chen diris, ke la konferenco okazos de la 28-a de junio ĝis la 7-a de julio en Suzhou. Tio estos la unuafoja konferenco de la mondaj heredaĵoj de Unesko en Ĉinio. La ĉina registaro donas grandan atenton al ĝi. En tiu konferenco oni bone montros la longan historion kaj riĉan kulturon de Ĉinio, manifestos la grandajn sukcesojn kaj gravan penadon de la ĉina registaro en protektado de la homaj heredaĵoj kaj konigos la grandajn sukcesojn kaj novan aspekton de Ĉinio post ĝia ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo por akceli la interkomprenon kaj amikan interŝanĝon de diversaj popoloj.

    Ĝis nun la media reguligo, aranĝo de konferencejo kaj aliaj laboroj estas fundamente finitaj kaj bone preparataj ankaŭ la organizo, akcepto kaj aliaj laboroj.