Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio pli larĝe malfermos sin sur kampo de petrolo kaj naturgaso

    La 13-an de junio Zhang Guobao, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, diris en la inaŭguro de la 5-a Foiro por Ĉina-Usona Petrola kaj Naturgasa Industrio, ke Ĉinio pli larĝe malfermos sian pordon sur kampo de petrol-gasa produktado por altiri al si alilandan kapitalon en prospektorado kaj kuna ekspluatado de petrolo kaj naturgaso.

    Zhang diris, ke en 2003 la pokapa produktovaloro de Ĉinio jam atingis 1090 usonajn dolarojn kaj la ĉina ekonomio eniris en gravan periodon de rapida disvolviĝo kaj ankaŭ la energia industrio de Ĉinio eniris en novan periodon de rapida disvolviĝo. La venontaj 20 jaroj estos grava historia periodo, kiam Ĉinio energie konstruos la bonhavan socion en ĉiuj flankoj. Por kvarobligi la totalan enlandan produktovaloron Ĉinio devas teni ĝian jaran kreskon je ĉ. 7.2%. La energia industrio de Ĉinio frontas novan defion kaj novan ŝancon por disvolviĝo, pro tio la energia industrio de Ĉinio bezonos pli malfermitan kaj pli internaciecan merkatan medion, pli da kapitalo kaj pli progresajn teknologiojn. La ĉina registaro daŭrigos sian politikon pri pordmalfermo, pli larĝe malfermos sian pordon sur la petrol-gasa kampo.

    La foiro organizita laŭ volo de la ŝtatestroj de la du landoj estas unu el la gravaj enhavoj de la energia kunlaboro de la du landoj.