Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao interparolis kun Ion Iliescu

    Posttagmeze de la 13-a de junio 2004, ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis kun rumana prezidanto Ion Iliescu en Bukareŝto. Tio estis la dua renkontiĝo de la du gvidantoj en 10 monatoj. Ili diris, ke fondi kompletajn amikajn kunlaborajn partnerajn interrilatojn inter Ĉinio kaj Rumanio estas ilia komuna deziro.

    Ion Iliescu diris en la interparolo, ke li 5-foje vizitis Ĉinion kaj ĉiam tenas profundan amikecon kun la ĉina popolo kaj la vizito de prezidanto Hu ĉe la 55-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj montris la komunan deziron de la du popoloj pri la bela perspektivo kaj ilian profundan amikecon.

    Hu Jintao diris, ke puŝi la amikajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rumanio estas kontinua principo de la ĉina registaro. Li proponis, ke la du landoj intensigu sian kunlaboron sur jenaj kvar flankoj: unue, fondi dialogan sistemon inter gvidantoj de la du landoj, intensigi kontakton de la registaroj, justicoj kaj partioj de la du landoj por profundigi interkomprenon kaj akceli reciprokan konfidon; due, la ekonomi-komerca komisiono de la du landoj devas ludi gvidan rolon por helpi al la rekta kunlaboro de entreprenoj, eksciti kaj subteni la reciprokan investadon; trie, okazigi kulturan monaton, filman semajnon kaj ekspozicion respektive en Pekino kaj Bukareŝto por soleni la 55-jariĝon de la fondo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj kaj larĝigi la turisman kunlaboron de la du landoj profitante de la ŝanco, ke Rumanio fariĝos turisma celloko por ĉinaj civitanoj; kvare, intensigi la kunlaboron de la du landoj en la internaciaj aferoj por defendi la regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon.

    Iliescu samopiniis kun Hu pri la supre menciitaj kunlaboraj sferoj. Li diris, ke disvolviĝo de Ĉinio plenas de vigleco kaj kreiveco kaj Rumanio nun penas aliĝi al la Eŭropa Unio kaj energie plibonigas la fundamentajn instalaĵojn kaj la du landoj devas malfermi pli da kunlaboraj terenoj, levi la skalon kaj nivelon de la ekonomia kaj komerca kunlaboroj. Iliescu refoje asertis, ke Rumanio firmdecide observos la principon pri unu Ĉinio.

    Post la interparolo la gvidantoj de la du landoj subskribis komunan deklaron pri fondo de la kompletaj amikaj kunlaboraj partneraj rilatoj kaj ĉeestis la ceremonion por subskribi memorandojn pri turisma kunlaboro, interkonsenton pri kredito kaj dokumenton pri kultura kunlaboro.

    Vespere prezidanto Iliescu okazigis bonvenigan bankedon por la ĉina prezidanto.