Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua orfejo de aidesuloj de Ĉinio preparata

    La 15-an de junio vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Industri-Komerca Federacio Huang Mengfu diris en la fondkunveno de la Ĉina Fonduso de Ruĝaj Kravatoj, ke nun Ĉinio aktive sin preparas por fondi la unuan orfejon de aidesuloj de Ĉinio – Ĉina Hejmo “Ruĝaj Kravatoj”, en Shangcai-gubernio, Henan-provinco, kiu kovras 2 hektarojn. Laŭ la plano la hejmo ekkonstruiĝos en la kuranta jaro. Por la unua periodo de la konstruado oni asignos 3.5 milionojn da juanoj (ĉ. 8.3 juanoj = unu usona dolaro). Post finkonstruiĝo ĝi akceptos 6-9-jarajn orfojn kaŭzitajn de aidesaj gepatroj.

    Kiel malforta socia homgrupo, la orfoj de aidesuloj bezonas prizorgon kaj helpon de la socio, ĉar ili estas ne nur senhelpaj en la materia vivo, sed ankaŭ spirite premataj de la socio. Iliaj gepatroj mortis de aideso. Ili estas iel diskriminaciataj de la socio. Huang diris, ke tio estas ne justa.

    Prizorgi la orfojn de aidesuloj kaj krei por ili bonan medion por vivo kaj lernado estas devo plenumenda por ĉiu socia grupo kaj individuo. Statistiko de la Ministerio de Sano montras, ke nun en Ĉinio estas 840 mil infektitoj de aides-viruso kaj 80 mil aidesuloj, kiuj vivas en 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio. La infektitoj estas ĉefe junaj kaj mezaĝaj kaj plejparte vivas en la kamparo kaj ie tiuj homoj estas minacataj de morto. Fakuloj avertis, ke sen efika bremso Ĉinio havos, en 2010, 10 milionojn da infektitoj de aides-viruso.

    La Ĉina Fonduso de Ruĝaj Kravatoj estis iniciatita de la Ĉina Industri-Komerca Federacio kaj 20 privataj entreprenoj kun la celo mobilizi la tutan socion kaj precipe la privatajn entreprenistojn al aktiva partopreno en la neregistara organizo kontraŭ aideso, kiu intime kunlaboros kun la ĉina registaro por helpi la malproksimajn kaj malriĉajn lokojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ aideso.

Epidemia stato en Shangcai-gubernio

    Antaŭ 1995 iuj kamparanoj de Wenlou-vilaĝo de Shangcai-gubernio, Henan-provinco, estis kruce infektitaj pro sang-eltiro. En 2001 departemento de sano ekzamenis 1233 homojn, el kiuj oni iam eltiris sangon, kaj trovis el ili 513 infektitojn de aides-viruso. Tio estas vilaĝo, kie la aidesa epidemio okazis plej frue kaj serioze.