Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Lanĉiĝo de la regiona kontraŭterorisma establo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo

    La 17-an de junio oficiale lanĉiĝis la regiona kontraŭterorisma establo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj gvidantoj de Kazahhio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio ĉeestis la ceremonion de la lanĉiĝo de la establo.

    La ceremonion ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de iuj internaciaj kaj regionaj organizoj.

    La Ŝanhaja Kunlabora Organizo havas du konstantajn instituciojn. Unu estas sekretariejo fondita januare de 2004 en Pekino kaj la alia estas regiona kontraŭterorisma establo, kies lanĉigo markas, ke la organizo jam finis sian organizan konstruadon en la frua periodo kaj eniris en la periodon de la praktika laboro.

    La nomita establo estas destinita por batali kontraŭ terorismo, splitismo kaj ekstremismo, teni laborajn rilatojn kun koncernaj departementoj de la membroj de la organizo kaj internacia organizo, intensigi kunordigon, partopreni preparadon de internaciaj juraj dokumentoj kontraŭ terorismo, splitismo kaj ekstremismo, kune kun la Konsilio de Sekureco de UN kaj ĝia kotraŭterorisma komisiono, internaciaj kaj regionaj organizoj labori por fondi efikan reagan mekanismon por trakti la tutmondan defion kaj minacon, kolekti kaj analizi informojn pri batalo kontraŭ terorismo kaj splitismo liveritajn de la membroj de la organizo.