Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komputile malaltigi fluejon de la Flava Rivero

    La 20-an de junio direktoro de la Akvomastruma Komisiono de la Flava Rivero de Ĉinio Li Guoying publikigis en Zhengzhou, ke en la triafoja translokado de akvo kaj sablo de la Flava Rivero oni unuafoje provos artefaritan kirladon de la riverfunda sablo por malaltigi la fluejon de la rivero, tio estas la unua fojo en la akvomastruma historio de Ĉinio.

    Helpate de la akva torento, oni kirlas la sablon sur la riverlito, por ke la sablo leviĝu kaj la akvotorento kiel eble plej multe forportu sablon en la maron kaj tiel la fluejo malaltiĝu.

    Nun ĉiuj ekipaĵoj estas pretaj kaj oni faris plurfojan provadon. 26 platformoj el sablokirlaj ŝipoj kaj aliaj maŝinoj estas muntitaj.

    Li Guoying diris, ke estas ja malfacile por ekzakte kongruigi la tempon kaj spacon de la artefarita sablokirlado kaj torenta puŝiĝo kaj pere de la unueca reguligo de la akvokonservejoj Wanjiazhai, Sanmenxia kaj Xiaolangdi oni ebligos la kongruigon.

    En 2001 la Akvomastruma Komisiono de la Flava Rivero komencis konstruadon de diĝita Flava Rivero kaj per la fiktiva platformo farita per modernaj teknologioj oni “metos la Flavan Riveron en la komputilon”. La diĝita Flava Rivero povas per telesensa, telemetria kaj diĝita modelo kaj aliaj scienc-teknologiaj rimedoj fari translokadon de torenta puŝiĝo kaj reguligon de la akvokonservejo kaj fari ĝustatempan esploradon pri la akvokvanto, riverfunda ŝlimado kaj aliaj datenoj, tiel ke oni teknike garantios la kongruigon de akvo kaj sablo.