Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao salutas sciencistojn laborantajn en Antarkto

    La 21-a de junio estas Vintra Solstico en la suda hemisfero kaj ankaŭ la plej grava festo de Antarkto Vintromeza Festo. En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia nomo, ĉina prezidanto Hu Jintao sendis telegramon por montri sian koran saluton kaj altan respekton al ĉiuj ekspedicianoj en la ĉinaj stacioj Granda Muro kaj Zhongshan kaj alilandaj sciencistoj, kiuj diligente kaj senlace laboras en la longa nokto. Li deziris al la sciencistoj feliĉan Vintromezan Feston.

    En la telegramo Hu diris, ke Antarkto estas kvieta kaj sankta kontinento. Sciencoj montras, ke Antarkto havas striktan rilaton kun la homa socio en la monda klimato, ekologia medio, homa perspektivo kaj aliaj gravaj problemoj. Por malkovri la misteron de tiu glacia mondo diverslandaj sciencistoj firmdecide faris sciencan esploradon kaj akiris multe da novaj fruktoj, kaj per siaj propraj agadoj ili montris la firman volon de la homaro esplori la nekonatan mondon kaj skribas novan paĝon por mondpaco kaj disvolviĝo.

    Li substrekis en la telegramo, ke la ĉinaj sciencistoj trapasis 20 jarojn en la esplorado de Antarkto kaj kune kun alilandaj kolegoj batalis kaj akiris multe da gravaj fruktoj kun scienca signifo kaj riĉigis la homajn sciojn pri Antarkto. Li diris, ke la ĉina popolo gratulas la riĉajn rikoltojn en la esplorado kaj deziras pli grandajn kontribuojn al paca utiligo de Antarkto.