Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭgurita la konferenco de ministroj de eksteraj aferoj de aziaj landoj

    La 22-an de junio, la tria konferenco de ministroj de eksteraj aferoj de aziaj landoj inaŭguriĝis en Qingdao, Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj tajlanda ĉefministro Thaksin Shinawatra ĉeestis la inaŭguron, prezidatan de ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing.

    Wen Jiabao faris paroladon kun la titolo “Kune akceli la azian kunlaboron en la nova jarcento”. Li diris, ke en la 21-a jarcento Azio renkontas la historian ŝancon intensigi kunlaboron por kuna disvolviĝo. Nur kunlaboro donos al la aziaj landoj bonan ŝancon, nur kune dividante feliĉon kaj malfeliĉon la aziaj landoj povas venki malfacilojn, kaj nur potenciĝo en kunlaboro garantios al Azio venkon en la drasta konkurenco de la mondo.

    Thaksin Shinawatra faris salutvortojn en la inaŭguro. La inaŭguron ĉeestis ministroj de eksteraj aferoj aŭ iliaj reprezentantoj de 22 aziaj landoj.

    Post la inaŭguro komenciĝis la tria konferenco de ministroj de eksteraj aferoj. La konferenco publikigos “Manifeston de Azia Kunlaboro” kaj “Proponojn en Qingdao”.