Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Elfosado de kemiaj armiloj postlasitaj de japanaj agresantoj estis plenumita

    Post 8-taga streĉa laboro, la 24-an de junio ĉinaj kaj japanaj fakuloj plenumis elfosadon de kemiaj armiloj, enterigitaj de japanaj agresantoj en Qiqihar, nordorienta Ĉinio. Ĉina fakulo diris, ke ĉi-foje ili elterigis entute 542 kemiajn armilojn.

    Maje ĉi-jare kamparano Dong Liyan trovis dekojn da obusoj postlasitaj de japanaj agresantoj, kiam li fosis kelon. Ĉe skuiĝo, iuj obusoj bruis kiel likvaĵo interne. Ĉinaj kaj japanaj fakuloj konstatis, ke tio estis kemiaj armiloj postlasitaj de japanaj agresantoj. La 16-an de junio la ĉina-japana fakula grupo komencis elfosi tiujn kemiajn armilojn por repreni ilin.

    Oni diris, ke ĉi-foje oni elterigis 522 obusojn ĉe Dong Liyan, el kiuj nur unu estas ordinara obuso kaj ĉiuj aliaj kemiaj armiloj. La ĉinaj kaj japanaj fakuloj reprenis ankaŭ 21 kemiajn obusojn en proksimaj lokoj. Dum la elfosado okazis neniu neatendita okazaĵo nek media poluado.

    Tiuj kemiaj armiloj estos transportitaj al aparta loko en la distrikto Fulaerji, Qiqihar, kaj komplete detruitaj post finkonstruiĝo de faka detruejo.

    Laŭ interkonsento de Ĉinio kaj Japanio, antaŭ 2007 ĉiuj trovitaj kemiaj armiloj, postlasitaj de japanaj agresantoj, estos detruitaj.