Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Deklaro de la tria sesio de la sesflanka intertraktado

    En la 26-a de junio la tria sesio de la sesflanka intertraktado pri nuklea problemo de la Korea Duoninsulo publikigis deklaron, kies plena teksto estas jene:

    •  De la 23-a ĝis la 26-a de junio 2004 la Ĉina Popola Respubliko, la Korea Popol-demokratia Respubliko, Japanio, la Korea Respubliko, Rusio kaj Usono okazigis la trian sesion de la sesflanka intertraktado en Pekino.

    •  Estroj de la delegacioj de la ses flankoj estas: Wang Yi de la Ĉina Popola Respubliko, Kim Kye-gwan de la Korea Popol-demokratia Respubliko, Mitoji Yabunaka de Japanio, Lee Soo-hyuck de la Korea Respubliko, Iexander Alexeyev de Rusio kaj James Kelly de Usono.

    •  Por la tria sesio laborgrupoj de la sesflanka intertraktado kunvenis dufoje de la 12-a ĝis la 15-a de majo kaj en la 21-a kaj la 22-a de junio en Pekino. Ili aprobis skizon de la dokumento.

    •  En la tria sesio la ses flankoj faris konstruecan kaj praktikan diskuton. Surbaze de la komuna kono atingita en la dua sesio la ĉeestantoj reasertis la komunan celon de la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj emfazis, ke estas necese alpreni rimedojn kiel eble plej baldaŭ por realigi la celon en la unua periodo.

    •  La ĉeestantoj emfazis, ke per rimedo de iom-post-ioma progresado kaj laŭ la principo buŝo-buŝa kaj ago-aga oni serĉas vojon por paca solvo de la nuklea problemo.

    •  En la tria sesio oni montris siajn proprajn projekton, proponon kaj sugeston por pace solvi la nuklean problemon. La ĉeestantoj montris sian ŝaton pri tiuj projektoj, proponoj kaj sugestoj kaj rimarkis ilian komunecon. Tio metos utilan bazon por la estonta laboro. Kompreneble ekzistas ankoraŭ malakordo inter la ses flankoj kaj oni opiniis, ke estas necese pliigi la komunajn konojn kaj redukti la malakordon pere de profunda diskutado en la estonteco.

    •  La ĉeestantoj principe konsentis fari la 4-an sesion de la sesflanka intertraktado fine de septembro 2004 en Pekino, sed la konkreta tempo estos decidita tra la diplomatia kanalo laŭ progreso de la kunveno de la laborgrupoj. La ĉeestantoj postulis, ke la laborgrupoj kunvenu kiel eble plej frue, decidu la sferon, tempolimon, kontroladon kaj kontraŭrimedojn de la unua periodo por realigi la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj per ia rimedo faru proponon al la 4-a sesio de la sesflanka intertraktado.

    •  La delegacioj de la Korea Popol-demokratia Respubliko, Japanio, la Korea Respubliko, Rusio kaj Usono dankis la penadon de Ĉinio por sukceso de la tria sesio.