Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 28-a Konferenco de la Monda Heredaĵa Komitato inaŭgurita en Suzhou

    Matene de la 28-a de junio en Suzhou, Jiangsu-provinco, inaŭguriĝis la 28-a konferenco de la Monda Heredaĵa Komitato. Chen Zhili, komitatano de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Koichiro Matsuura, ĝenerala direktoro de Unesko, ĉeestis la inaŭguron, kiun prezidis Zhang Xinsheng, estro de la Ĉina Komitato de Unesko kaj prezidanto de la nuna konferenco.

    Ĉina prezidanto Hu Jintao sendis salutvortojn al la konferenco. Li diris, ke la ĉina registaro alte taksas protekton de la kulturaj kaj naturaj heredaĵoj, daŭre disvolvos la eminentan kulturon de la ĉina nacio, protektos la ekologian medion kaj disvolvos internacian kunlaboron por garantii la sufiĉan kaj konvenan utiligon de la kulturaj kaj naturaj heredaĵoj kaj daŭre akceli la harmonian disvolviĝon de la homoj kaj naturo.

    Hu Jintao diris ankaŭ, ke protekti la mondajn heredaĵojn estas meritoplena afero por la homa feliĉo. La “Pakto pri protekto de la kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de la mondo” aprobita de Unesko en 1972 ludis gravan rolon ĉi-flanke. Ĉiuj landoj devas serioze plenumi tiun pakton kaj surbaze de egaleco kaj reciproka respekto lerni unu de alia kaj pli bone protekti la komunajn heredaĵojn de la homaro.

    La konferenco daŭros 10 tagojn, kies ĉefa enhavo estas diskuto kaj ekzameno de la projektoj de la mondaj heredaĵoj raportitaj de diversaj landoj, utiligo de la fonduso de la mondaj heredaĵoj kaj la problemoj koncerne protekton kaj administron de la mondaj heredaĵoj. Tio estas la unua fojo por la ĉina registaro gastigi la superan internacian konferencon pri mondaj heredaĵoj de Unesko.