Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio malkontentas, ke la Eŭropa Unio ne rekonas la merkat-ekonomian staton de Ĉinio

    Posttagmeze de la 29-a de junio, Zhang Qiyue, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis demandojn de ĵurnalistoj en gazetara konferenco.

    Ĵurnalisto: La Eŭropa Unio jam decidis, ke ĝi ne rekonas la merkat-ekonomian pozicion de Ĉinio. Kion diros la ĉina registaro pri tio?

    Zhang: Ni jam rimarkis tion. Ni opinias, ke la Eŭropa Unio devas plene konsideri la fakton, ke Ĉinio jam fundamente starigis la socialisman merkat-ekonomian sistemon, kaj devas kiel eble plej rapide fari ĝustan decidon pri tiu problemo, ĉar la ĝusta decido utilas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al daŭra disvolviĝo de la interrilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

    Ĉinio praktikis reformadon kaj prodmalfermon jam 25 jarojn kaj antaŭ 3 jaroj aliĝis al la Monda Komerca Organizo (MKO). La nepublikaj ekonomiaj sektoroj de Ĉinio konsistigas grandajn procentojn en la totala nacia ekonomio. Statistiko montras, ke en Ĉinio la prezoj de pli ol 90% da varoj estas deciditaj de la merkato. Aliĝinte al MKO, Ĉinio faris ĉion eblan por plenumi la devojn de ĝiaj membroj, reviziis kaj renovigis 3000 leĝojn kaj regulojn por konformiĝi al ĝiaj reguloj. Kun ŝanĝiĝo de la registaraj funkcioj kaj profundiĝo de la sistemo- reformado pli kaj pli multe da entreprenoj fariĝas sendependaj ekonomiaj establoj. La Eŭropa Unio devas bone konsideri tion kaj kiel eble plej rapide doni al Ĉinio la merkat-ekonomian pozicion. Tio estas multe utila por profundigi la kompletan kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj de la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio kaj eŭropaj landoj deziras, ke Ĉinio strikte kaj serioze observu la difinojn de MKO kaj plenumu la devojn de ĝiaj membroj, kaj dume ne rekonas merkat-ekonomian staton de Ĉinio. Tio estas kontraŭdira kaj neracia.

    Ĵurnalisto: Kion Ĉinio faros por akceli sian merkat-ekonomian pozicion? Ĉu ĝi daŭre konsiliĝos kun la Eŭropa Unio aŭ alprenos proponojn menciitajn en la raporto de la Eŭropa Unio?

    Zhang: Kvankam la Eŭropa Unio faris tiun decidon, tamen ĝi kaj ĝiaj pluraj membroj esprimis, ke ili daŭre esploros pri tiu problemo. Koncernaj departementoj de Ĉinio faros dialogon kun la Eŭropa Unio. En la pasintaj jaroj Ĉinio kaj la Eŭropa Unio rapide disvolvis siajn interrilatojn, tial mi opinias, ke tiu problemo estos solvita frue aŭ malfrue. Ni deziras, ke la Eŭropa Unio serioze traktu la fakton, kiun mi menciis supre, kaj kiel eble plej rapide rekonu la merkat-ekonomian staton de Ĉinio por ke la ekonomi-komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio komplete kaj profunde disvolviĝu.