Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Finiĝis “Ĉina kultura jaro en Francio”

    Finiĝis la “Ĉina kultura jaro en Francio”, kiu daŭris unu jaron. Vespere de la 2-a de julio laŭ la loka tempo Li Changchun, konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin ĉeestis ĝian ferman ceremonion okazintan en Versajlo kaj faris paroladon.

    La “Ĉina kultura jaro en Francio” komenciĝis julie de 2003. En la pasinta unu jaro Ĉinio okazigis serion da kulturaj aktivadoj, ampleksantaj la kampojn kulturan, edukan, scienc-teknologian, sportan kaj turisman. Ĝi estis tre ŝatata de la franca publiko kaj multe atentata de la franca gazetaro. Ĝi metis ponton de interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj. La “Franca kultura jaro en Ĉinio” komenciĝos oktobre de 2004.

    En la ferma ceremonio Li Changchun diris, ke li estas ĝoja ĉeesti la fermajn aktivadojn de la “Ĉina kultura jaro en Francio” komisiite de ĉina prezidanto Hu Jintao. Reciproki kulturajn jarojn de Ĉinio kaj Francio utilas al interŝanĝo kaj reciproka lernado de la ĉina kaj franca kulturoj, al interkompreno kaj amikeco de la du popoloj kaj al protekto de la kultura diverseco de la mondo. Ĉinio alte taksas siajn rilatojn kun Francio kaj volontas senĉese solidigi kaj larĝigi la enhavon de la dulandaj rilatoj, pliigi la reciprokan konfidon politikan, kunlaboron ekonomian kaj interŝanĝon kulturan por akceli la kontinuan disvolviĝon de la kompletaj strategiaj partneraj rilatoj de la du landoj kaj feliĉigi la du popolojn kaj la tutan mondon. Li dankis la francan registaron kaj diversajn sociajn rondojn pro ilia granda subteno al la ĉina kultura jaro en Francio kaj deziris plenan sukceson de la “Franca kultura jaro en Ĉinio”.

    En sia parolado Jean-Pierre Raffarin varme gratulis la sukceson de la “Ĉina kultura jaro en Francio”. Li diris, ke la “Ĉina kultura jaro en Francio” ne nur ebligis al la franca popolo koni la profundan enhavon de la ĉina kulturo kaj montris al la franca popolo la riĉan imagipovon kaj kreivon de la ĉina popolo, sed ankaŭ metis solidan bazon por intensigi la interkomprenon de la du popoloj. Francio kaj Ĉinio devas daŭre intensigi la duflankajn rilatojn kaj kune konstrui la longdaŭrajn partnerajn rilatojn kaj profundigi la amikecon de la du popoloj.