Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Monda Heredaĵa Komitato faris grandan ŝanĝon al “Cairns-decido”

    Vespere de la 5-a de julio, la 28-a Konferenco de la Monda Heredaĵa Komitato aprobis amendon de “Cairns-decido” en Suzhou, Ĉinio. Laŭ la amendo, de 2006 ĉiu lando subskribinta la “Pakton pri protekto de la kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de la mondo” rajtas raporti 2 mondajn heredaĵojn al la komitato por aprobo, sed el ili almenaŭ devas esti unu natura heredaĵo.

    La 6-an la konferenco faros revizion al parto de la amenda teksto, tamen la ĉefa enhavo estis jam decidita.

    De 2006 ĉiujare la Monda Heredaĵa Komitato konsideros 45 raportitajn mondajn heredaĵojn, sed antaŭe laŭ “Cairns-decido” ĉiujare ĝi traktis nur 30 novajn aprobotajn objektojn.

    “Cairns-decido” estis farita de la Monda Heredaĵa Komitato en 2000 por modifi la reprezentecon de la katalogo de la mondaj heredaĵoj kaj limigi nombron de la nove raportitaj mondaj heredaĵoj. Laŭ tiu decido ĉiujare ĉiu lando subskribinta la pakton rajtis raporti nur unu objekton por aprobo de la komitato, tamen la subskribintoj de la pakto, kiujn ankoraŭ ne ampleksas la katalogo, povas raporti 2 aŭ 3 objektojn por aprobo. Fakuloj de la komitato diris, ke la nuna amendo estas nur provata.