Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte malkontentas pri la provoka parolado de Junichiro Koizumi

    La 6-an de julio proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Zhang Qiyue diris en la gazetara konferenco, ke japana ĉefministro Junichiro Koizumi ĉiujare vizitas la tiel nomatan sanktan martirejon, kie estas kultataj la plej gravaj militkrimuloj de Japanio, kiuj faris krimegojn al Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj en la Dua Mondmilito. Ĉinio kategorie oponas kontraŭ vizitoj de japanaj gvidantoj. Ĉinio forte malkontentas kaj bedaŭras pri la foja-foja provoka parolado de japanaj gvidantoj, kiuj tute ignoras la justan voĉon de la agresitaj popoloj.

    Ŝi substrekis, ke ĝusta rekono kaj traktado de la pasintaj eventoj estas politika bazo de la ĉina-japanaj interrilatoj kaj ankaŭ grava kondiĉo por ke Japanio akiru konfidon de la azia kaj internacia socio. Ŝi deziris, ke la japanaj gvidantoj tenu siajn promesojn pri foj-foja pentado pri la agresa historio kaj ne plu ŝoku la senton de la agresitaj popoloj.