Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 36-a Monda Kongreso de la Internacia Instituto de Sociologio inaŭguriĝis en Pekino

    La 36-a Monda Kongreso de la Internacia Instituto de Sociologio inaŭguriĝis la 7-an de julio 2004 en la Popola Halo de Pekino, kiun ĉeestis pli ol mil reprezentantoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj.

    Tio estas la unua tia kongreso en Ĉinio.

    Li Shenming, vicprezidanto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, faris inaŭguran paroladon. Li diris: “Sociologio havas historion de proksimume 150 jaroj. Ekde sia unua tago, kiam tiu fako naskiĝis meze de la 19-a jarcento, ĝi prenis la sociajn ŝanĝiĝon kaj ordon kiel sian temon kaj prenis akcelon de la disvolviĝo kaj progreso de la homa socio kiel sian taskon.”

    Li diris ankaŭ: “Hodiaŭ, kiam la tuta mondo tendencas al la tutmondiĝo, kiamaniere protekti la kulturan diversecon kaj teni la epokan temon pri paco kaj disvolvo kaj la socian solidarecon, stabilecon kaj progreson estas grava aktuala problemo solvenda en nia epoko.”

    La temo de la ĉi-foja kongreso estas “Socia ŝanĝiĝo en la tutmondiĝo”. La kongreso publikigis “Pekinan deklaracion de mondaj sociologoj”, kies ĉefa enhavo ampleksas la fundamentan principon de la nova internacia ordo, ekonomia kresko kaj socia disvolviĝo, landa kaj regiona disvolviĝo, homa problemo, kompleta, harmonia kaj daŭra disvolviĝo, divido de la kreskintaj profitoj, teknika renovigo kaj labordonado, tutmondiĝo kaj kultura diverseco.