Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 28-a Konferenco de la Monda
Heredaĵa Komitato finiĝis

    Vespere de la 7-a de julio finiĝis la 28-a Konferenco de la Monda Heredaĵa Komitato, kiu daŭris 10 tagojn en la ĉina urbo Suzhou.

    Francesco Bandarin, direktoro de la Monda Heredaĵa Centro de Unesko, diris en la ferma ceremonio, ke la nuna konferenco atingis sian celon kaj akiris strategian sukceson. Li dankis Ĉinion kaj precipe la gastigantan urbon Suzhou pro iliaj kontribuoj.

    La konferenco ekzamenis entute 48 projektojn kaj aprobis 34 peticiojn, el kiuj estis 29 kulturaj kaj 5 naturaj heredaĵoj, inkl. de la Reĝ-urbo de Gaogouli, reĝa maŭzoleo kaj aristokrataj tomboj de Ĉinio, Tri Maŭzoleoj kaj Imperiestra Palaco en Shenyang. La restaĵoj en Shenyang estas prenataj kiel etenditaj objektoj de la Maŭzoleoj kaj Imperiestra Palaco de Ming- kaj Qing-dinastioj kaj estas objektoj petantaj por aprobo en 2004.

    La konferenco publikigis la Suzhou-an deklaracion, kiu alvokas, ke la internacia socio kaj ĉiuj landoj alte taksu la gejunulojn en protekto de la mondaj heredaĵoj kaj intensigu edukadon al ili pri la protektado. La deklaracio diras, ke la registaroj kaj organizaĵoj de ĉiuj landoj devas ellabori konkretan celon de edukado de la gejunuloj pri protekto de la mondaj heredaĵoj kaj okazigi tutmondan forumon por la edukado tiukampe.

    La ĉi-foja konferenco dediĉis grandan atenton al protekto de pereontaj heredaĵoj. La antikva urbo Bam de Irano, Katedralo de Koln de Germanio kaj Ruino de Songo Mnara de Tanzanio estis enlistigitaj en la katalogo de mondaj pereontaj heredaĵoj, dum Angkor Wat de Kamboĝo, Bahla-fuorto de Omano kaj nacia parko de Rwenzori-montoj de Ugando estis forstrekitaj el la katalogo. Nun la katalogo ampleksas 35 lokojn.

    La konferenco elektis prezidanton de la 29-a Konferenco de la Monda Heredaĵa Komitato kaj decidis ĝian tagordon.