Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭgurita la 15-a Monda Aidesa Konferenco

    La 11-an de julio la 15-a Monda Aidesa Konferenco inaŭguriĝis en Bankoko, ĉefurbo de Tajlando.

    La konferenca temo estas “Kune ĝui” kun la celo ke ĉiuj havu sciencajn sciojn kontraŭ aideso, ĝuu servadon en prevento kaj kuracado de tiu malsano k.a.

    Tajlanda ĉefministro Thaksin Shinawatra faris inaŭguran paroladon. Li diris, ke ĉie en la mondo aideso minacas la homan vivon. Tiu malsano ne malaperis, sed male ĝi daŭre disvastiĝas. Nun reprezentantoj de la tuta mondo kolektiĝas en Bankoko por lerni sperton unu de alia en la batalo kontraŭ aideso kaj ĉerpi la lecionojn, tio ja estas celo de la nuna konferenco. Li konigis ankaŭ rimedojn de Tajlando kontraŭ aideso.

    Ankaŭ Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, faris paroladon en la inaŭguro. Li laŭdis la sukcesojn de Tajlando en la batalo kontraŭ aideso. Li diris, ke aideso rapide disvastiĝas en Azio kaj en la pasinta jaro kvarono da novaj aideso-infektitoj estas en Azio. Li diris, ke por bremsi disvastiĝon de aideso en Azio, oni devas urĝi sin en tiu laboro. Aideso ne nur minacas la homan sanon, sed ankaŭ malutilas al la ekonomia disvolviĝo. La batalo kontraŭ aideso bezonas kunan penadon de ĉiuj registaraj departementoj kun la higienaj.

    La konferencon ĉeestas 17 mil reprezentantoj el 160 landoj kaj regionoj, inter ili estas ŝtatoficistoj, sciencistoj, medicinistoj kaj sociologiaj laborantoj. La ĉina delegacio estrata de Wang Longde, vicministro de sano, ĉeestas la konferencon. Tio estas la plej granda kunveno en la historio de la mondaj aides-konferencoj kaj ankaŭ la unuafoja tia kunveno en Sudorienta Azio.