Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Emblemo de la Pekinaj Paralimpikoj en 2008 publikigita

    La 13-an de julio publikiĝis la emblemo de la Pekinaj Paralimpikoj en 2008 ĉe la Ĉina Jarmila Monumento.

    La emblemo konsistas el tri partoj, nome, la ĉielo, tero kaj homoj en la formo de la litero Z ruĝa, blua kaj verda kaj anglaj vortoj “Beijing 2008 Paralympic Games” (Pekina Paralimpikoj en 2008) kaj emblemo de la Internacia Paralimpika Komitato.

    La emblemo montras ĉefe la harmonion de la ĉielo, tero kaj homoj kaj faras la ĉinajn ideogramojn, kaligrafion kaj spiriton de la paralimpikoj en unu harmonia tuto kaj koncentre montras la tradician ĉinan kulturon kaj modernan olimpikan spiriton.