Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina delegacio atingis Atenon por la 28-aj Olimpikoj

    La 8-an de aŭgusto, 2004, la sporta delegacio de Ĉinio estrata de Yuan Weimin, direktoro de la Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio, por la 28-aj Someraj Olimpikoj, atingis Atenon je la 15-a horo laŭ la tiea tempo. Ĉina ambasadoro en Grekio Tang Zhenqi bonvenigis siajn samlandanojn en la aerodromo.

    La ĉina delegacio konsistas el 267 personoj, el kiuj 27 estas funkciuloj de la delegacia komandejo kaj 240 apartenas al 16 teamoj.

    Antaŭ tio atingis Atenon la ĉinaj virina piedpilka, gimnastika, jaĥta kaj virina hokea teamoj. La ĉinaj halterleva, ĵuda, vira korbopilka kaj bicikla teamoj flugos al Ateno iom poste.

    Al la 28-aj Olimpikoj Ĉinio sendis sportan delegacion, la plej grandan en sia historio. La ĉinaj sportistoj partoprenos konkurson de 203 disciplinoj de 26 sportobranĉoj. La celo de la ĉina delegacio estas fari ĉion eblan por bonaj sukcesoj, pliigi la skalon de siaj konkursaj disciplinoj kaj sin ekzerci por meti solidan bazon por la Olimpikoj en 2008.