Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina kosmoŝipo Chang'e*-1 lanĉiĝos fine de 2006

    Laŭ plano de Ĉinio pri esplorado de la luno la kosmoŝipo Chang'e-1 lanĉiĝos fine de 2006 aŭ komence de 2007.

    Nun bone iras la teknika preparado de rondiro de la kosmoŝipo Chang'e-1 ĉirkaŭ la luno por ĝin esplori. Koncerna respondeculo diris, ke la kosmoŝipo faros esploradon de la luno nur sukcese enirinte la orbiton por la luna satelito, kaj ajna perturbo dum surtera lanĉado kaj flugado fuŝos la kompletan planon. Tio estos nova defio al la kosmonaŭtiko de Ĉinio.

    Oni diris, ke post lanĉado de la atombombo, hidrogena bombo kaj tersatelito, esplorado de la profunda kosmo, kia tiu de la luno, metos la trian mejloŝtonon en la kosmonaŭtika historio de Ĉinio. Por esplori la profundan kosmon oni devas lanĉi la kosmoŝipon en la difinitan orbiton. La transporta raketo pezos 241 tunojn kaj longos 53 metrojn. Tia raketo povos sendi la kosmoŝipon Chang'e-1 kaj efikan transportotan objekton en la difinitan orbiton. Oni diris, ke ĉi-foje la kosmoŝipo de luno-esplorado flugos al la orbito 400 mil km for de la tero, kio postulas, ke ne nur la teknologio por lanĉi la kosmoŝipon al tia alteco, sed ankaŭ la mezura sistemo devos esti rafinitaj kaj ekzaktaj.

-------------------------------------

    *Chang'e estas bela feino en la ĉina mito. Ŝi flugis de la tero al la luno kaj tie fiksloĝiĝis por eterne.