Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio donas pli grandan atenton al eldonaĵoj de elektronaj kaj retaj ludoj

    Antaŭ nelonge la Ĵurnalisma kaj Eldona Administracio de Ĉinio kaj Ŝtata Aŭtorrajta Buroo reasertis, ke la rajto de sankcio de importo de la elektronaj kaj retaj ludoj apartenas al la Ĵurnalisma kaj Eldona Administracio de Ĉinio.

    Por bremsi disvastiĝon de la elektronaj kaj pirataj retaj lud-eldonaĵoj en la merkato kaj nuligi la konfuzon de enkonduko kaj eldono de tiaj ludoj la Ĵurnalisma kaj Eldona Administracio de Ĉinio kaj Ŝtata Aŭtor-rajta Buroo kune publikigis “Anoncon pri efektivigo de la decido de la Ŝtata Konsilantaro pri Unuigita Sankcio de la Elektronaj kaj Retaj Lud-eldonaĵoj”, laŭ kiu antaŭ eldono kaj enkonduko de la elektronaj kaj retaj lud-eldonaĵoj oni devas akiri leĝan legitimilon laŭ la Leĝo de Aŭtor-rajtoj, subskribi interkonsenton pri la eldonado kaj observi la interkonsenton. Sen sankcio neniu rajtas sin okupi pri operacioj de tiaj ludoj, inkl. de establoj, individuoj, diversaj elektronaj merkatoj, butikoj de softvaroj kaj interreta kafejo.

    En la lastaj jaroj la entreprenado de elektronaj kaj retaj ludoj disvolviĝis rapide kaj en la tuta lando nun troviĝas pli ol 150 establoj de eldono de elektronaj lud-eldonaĵoj kaj pli ol 50 establoj de retaj lud-eldonaĵoj kaj krom ili troviĝas ankaŭ pli ol 100 kompanioj, sin okupantaj pri tiaj lud-eldonaĵoj, kiuj tamen ankoraŭ ne estis aprobitaj de la registaro. Oficisto de la Ĵurnalisma kaj Eldona Administracio de Ĉinio diris, ke nun kvankam oni limigas la totalan kvanton de la lud-eldonaĵoj, tamen mankas kvanto eksplicite sankciita.