Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Usono ne donu eraran signalon al la terorisma “Orienta Turkistano”

    Antaŭ nelonge usona ŝtatoficisto diris, ke Usono ne eskortos la suspektatojn de la “Orienta Turkistano” malliberigitaj en Guantanamo al Ĉinio, kaj koncerne tion, Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, faris komenton la 17-an de aŭgusto, ke la terorismaj fortoj de la “Orienta Turkistano” estas konsistiga parto de la internaciaj terorismaj fortoj, kiuj serioze minacas la internacian socion, la popolajn vivon kaj riĉaĵojn de la tuta mondo, inkl. de Ĉinio kaj Usono, tial Usono devas konsideri tion surbaze de la ĝenerala situacio de la internacia kunlaboro kontraŭ terorismo kaj la duflankaj interrilatoj inter Ĉinio kaj Usono, observi la koncernajn internaciajn leĝojn kaj ne doni eraran signalon al la terorismaj fortoj de la “Orienta Turkistano”.