Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj sportistoj revenis kun oraj medaloj olimpikaj

    Antaŭtagmeze de la 18-a de aŭgusto parto de la ĉinaj sportistoj al la Olimpikoj revenis hejmlanden kun granda honoro.

    Inter ili estis tri gajnintoj de oraj medaloj olimpikaj: Du Li, ĉampionino de la virina 10-metra pafo per aerfusilo, Wang Yifu, ĉampiono de la vira 10-metra pafo per aerpistolo, kaj Zhu Qinan, ĉampiono de la vira 10-metra pafo per aerfusilo, multe atentataj de la ĵurnalismo kaj publiko.