Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Vicministro de eksteraj aferoj de Ĉinio pri plurismo

    La 19-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 14-a konferenco de ministroj de eksteraj aferoj de la Nealianciĝinta Movado en Durban, Suda Afriko, kun la temo “Defio por plurismo en la 21-a jarcento”. La ĉina delegacio estrata de Wang Yi, vicministro de eksteraj aferoj, ĉeestis ĝin kiel observanto. Li faris paroladon pri la starpunkto de Ĉinio por akceli disvolviĝon de plurismo kaj evoluon de plurismo de la mondo.

    Wang diris, ke plurismo estas sola elekto por solvi la mondajn problemojn. Ĝi montras la epokan evoluon. Starigi justan kaj racian novan internacian politikan kaj ekonomian ordon, realigi demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj akceli plurismon de la mondo estas necesa vojo por akceli disvolviĝon de plurismo.

    Wang emfazis, ke la plurismo, por kiu Ĉinio pledas, prenas demokratiigon de la internaciaj rilatoj kiel sian celon. Li opinias, ke harmonia kunekzisto, ekvilibra disvolviĝo, reciproka respekto kaj egalrajta interkonsiliĝo de pluraj fortoj estas necesaj por kune protekti la stabilecon de la internacia socio. La disvolviĝantaj landoj estas grava forto en la internacia socio. Ili devas esti grava konsistiga parto en la evoluo de plurismo, kaj demokratiigo de la internaciaj rilatoj finfine realiĝos pere de nova internacia politika kaj ekonomia ordo.

    Wang Yi diris, ke sen vasta partopreno de la disvolviĝantaj landoj kaj ilia egala pozicio ne estos plurisma disvolviĝo kaj Ĉinio daŭre kaj kontinue akcelos la plurismon, intensigos la unuiĝon kaj kunlaboron kun la aliaj disvolviĝantaj landoj kaj faros ĉion eblan por la eterna mondpaco kaj stabileco, disvolviĝo kaj prospero.

    Dum la konferenco Wang Yi intervidiĝis kun ministroj kaj vicministroj de eksteraj aferoj de Suda Afriko, Malajzio, Filipinoj, Kubo, Pakistano k.a. kaj interŝanĝis opiniojn kun ili pri la kune prizorgataj aferoj.

    La Nealianciĝinta Movado naskiĝis en 1961. Nun ĝi havas 116 membrojn. En 1992 Ĉinio fariĝis observanto de tiu movado.