Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio gajnis 100 orajn medalojn en la someraj Olimpikoj

    En la 22-a de aŭgusto 2004 ĉina tablotenisistino Zhang Yining venkis Kim Hyang-Mi de Koreio en la finalo de virina tablotenisa solludo kaj gajnis por la ĉina tablotenisa teamo la 3-an oran medalon en la Olimpiaj Ludoj. Tio ankaŭ estas la 100-a ora medalo de Ĉinio en la someraj Olimpikoj.

    Ekde la jaro 1984, Ĉinio 6 fojojn partoprenis en la someraj Olimpiaj Ludoj. En 1984 en Los-Anĝeleso Ĉinio gajnis 15 orajn medalojn; en 1988 en Seulo -- 5 orajn medalojn, en 1992 en Barcelono -- 16 orajn medalojn; en 1996 en Atlanta -- 16 orajn medalojn kaj en 2000 en Sidnejo -- 28 orajn medalojn. Ĝis la 22-a de aŭgusto en la ĉifojaj Olimpiaj Ludoj Ĉinio jam akiris 22 orajn medalojn.

    Je 18:40 de la 22-a de aŭgusto ĉinaj tenisistinoj Li Ting kaj Sun Tiantian venkis Conchita Marinez kaj Virginia Ruano Pascual de Hispanio en la virina duopa finalo per 2:0. Tio estis la unua ora medalo de Ĉinio en tiu disciplino de la Olimpiaj Ludoj.

    En la 22-a ĉina 19-jara gimnasto Teng Haibin per 9.837 poentoj venkis Marian Urzica de Romanio kaj akiris la unuan oran medalon de la ĉina gimnastika teamo en la ĉi-foja konkurso. Tio ankaŭ estis la 22-a ora medalo de Ĉinio en la ĉi-fojaj Olimpikoj.