Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La Unua Festivalo de Ĉinaj kaj Afrikaj Junuloj inaŭgurita en Pekino

    La 23-an de aŭgusto inaŭguriĝis en Pekino la Unua Festivalo de Ĉinaj kaj Afrikaj Junuloj. Al ĝi salutmesaĝon sendis ĉina prezidanto Hu Jintao. Kaj tion faris ankaŭ suvereno kaj registara gvidanto de 23 afrikaj landoj. Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, ĉeestis la inaŭguron kaj faris salutparoladon.

    Wang Zhaoguo diris, ke la ĉinaj kaj afrikaj junuloj pluapaŝe profundigu interkomprenon kaj interfidon, akcelu unuiĝon kaj kunlaboron, memvole prenu sur sin la taskon realigi la nacian reprosperiĝon kaj defendi la mondan pacon, disvolvu kaj heredigu la amikecon inter Ĉinio kaj Afriko.

    Li Zhaoxin, ĉina ministro de eksteraj aferoj, diris, ke kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, ne ŝanĝiĝos la amikeco inter la popoloj ĉina kaj afrika. Ĉinio subtenas afrikajn popolanojn en ilia disvolvado de ekonomio kaj konstruado de la lando, dezirante daŭre progresigi la amikajn kunlaborajn rilatojn kun afrikaj landoj. Afrikaj landoj plejparte subtenas la reunuigon de Ĉinio, pro tio Ĉinio dankas ilin.

    La ĉi-foja festivalo, gastigata de la Ĉina Junulara Federacio, estis iniciatita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la Dua Ministra Konferenco dum la Forumo de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko okazinta en decembro 2003. La festivalon partoprenis 132 junuloj el 44 membrolandoj de la Forumo de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Dum la 9-taga aktivado ĉinaj kaj afrikaj junuloj ĉeestos la Forumon de Kunlaboro inter Ĉinaj kaj Afrikaj Junuloj, subskribos la “Pekinan Deklaracion de la Forumo de Kunlaboro inter Ĉinaj kaj Afrikaj Junuloj”, partoprenos la dialogon inter gvidantoj de junuloj, kulturan interŝanĝon de junuloj, interŝanĝon inter junaj entreprenistoj ktp. Krom Pekino, afrikaj junuloj vizitos ankaŭ Hubei- kaj Henan-provincoj en du grupoj, fine ili iros al Guangdong, kie okazos la fermo de la festivalo.