Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Internacia Eduka Foiro inaŭguriĝis en Pekino

    La 24-an de aŭgusto inaŭguriĝis la Internacia Eduka Foiro en la Ĉina Internacia Ekspona Centro, Pekino. Tio estas la unua internacia eduka foiro organizata de la ĉina registaro, kiun ĉeestis 360 edukaj establoj ĉinaj kaj alilandaj.

    Kiel organizantoj de la foiro, la Eduka Komisiono de Pekino kaj la Administracio de la Ŝtata Fonduso de Ĉinaj Studentoj en Fremdaj Landoj konigis, ke la foiro ne sin limigas nur per konsultiĝo pri lernado en aliaj landoj kiel en la antaŭaj internaciaj edukaj ekspozicioj. Ĝi estas organizata de la registaro kaj kolektas eminentajn edukajn fontojn ĉinajn kaj alilandajn. Ĝin ĉeestas 114 alilandaj lernejoj kaj edukaj establoj el Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj 8 landoj kaj regionoj, kaj inter ili Oxford-Universitato, Universitato de Cambridge, Massachusettsa Instituto de Teknologio, Moskva Universitato kaj aliaj ĉirkaŭ 30 mondfamaj altlernejoj okazigos kunvenon por sin diskonigi. 248 famaj ĉinaj edukaj establoj sin montris en la foiro.

    La foiro daŭros 3 tagojn. Ĝi konsistas el kvar partoj, nome, ekspozicio de internacia edukado, foiro de internacia edukado, interparolo pri projektoj kunlaboraj de Ĉinio kaj aliaj landoj kaj arta prezentado de mezlernejanoj. En la forumo de alilandaj konsilantoj de ambasadorejoj en Ĉinio edukaj kaj kulturaj konsilantoj de la ambasadorejoj de Aŭstralio, Britio, Francio, Nov-Zelando kaj aliaj landoj faros prelegon pri serva komercado kaj internacia eduka kunlaboro de la Monda Komerca Organizo kaj konigos sialandan edukan sistemon, leĝ-sistemon, historion de la eduka disvolviĝo kaj trajtojn de la edukado.

    Vizistoj de la ambasadorejoj de Usono, Britio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj aliaj landoj en Ĉinio faros prelegon pri sialanda viza regulo kaj donos konsultiĝon al tiuj, kiuj deziras lerni en iliaj landoj.