Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua ĉina pacdefenda kaj kontraŭtumulta policista trupo flugos al Haitio

    Antaŭ nelonge la ĉina pacdefenda kaj kontraŭtumulta policista trupo, kiu flugos al Haitio por plenumi taskon de UN, faris trejnan ekzercon en Pekino. Ĉina ministro de publika sekureco Zhou Yongkang rigardis ĝin kaj faris paroladon. Li diris, ke sendi policistojn al la pacdefenda agado de UN estas grava diplomatia afero, alprenita de la ĉina registaro, kio montras la gravajn rolon kaj influon de Ĉinio, konstanta membrolando de la Konsilio de Sekureco de UN, en la internaciaj aferoj, montras la aktivan sintenon de Ĉinio en defendo de mondpaco kaj havas gravan signifon.

    Li postulis, ke la kontraŭtumulta trupo de la pacdefenda policistaro plenumu la gloran kaj sanktan mision, diligente lernu, severe observu la konvenciojn de UN, respektu la morojn kaj kutimojn de la lokaj popolanoj, observu ordonon, aŭskultu komandon kaj serioze plenumu la taskojn de pacdefendo por gloro de la ĉina polico kaj ĉina popolo.

    La nomita trupo konsistas el 125 bravuloj. Ili devenis de diversaj policoj de Ĉinio. Post 3-monata trejnado ili trapasis la ekzamenon de UN kaj flugos al Haitio septembre.