Antaŭ nelonge la Robot-esplora Centro de la Pekina Aviada kaj Kosmonaŭtika Universitato kaj la Subakva Arkeologia Centro de la Ĉina Ŝtata Muzeo sukcesis kune fari per bionika robot-fiŝo subakvan sondadon pri la restadejo de militŝipo uzita de Zheng Chenggong* en la maro de 5 mil kvadrataj metroj ĉe Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio.
La bionika robot-fiŝo longas 1.21 metrojn kaj povas labori 2-3 horojn sub akvo, naĝante 4 km hore kaj ankaŭ transsendi la fotojn faritajn sub akvo al la surakva komandejo.
* Zheng Chenggong (1624-1662) estis nacia heroo en la fina periodo de Ming-dinastio (1368-1644) kaj komenco de Qing-dinastio (1644-1911). En 1662 li venkis nederlandajn koloniistojn, kiuj okupis Taiwan 38 jarojn, kaj liberigis la lokon.
|