Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la Atenaj Olimpikoj

    La 29-an de aŭgusto la Olimpika fajro estingiĝis en la ĉefa stadiono de la Atenaj Olimpikoj, kiu brulis 17 tagojn, akompanante la Olimpikajn sportistojn el la tuta mondo. Je la 22-a horo kaj 24 minutoj Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, deklaris fermiĝon de la 28-aj Olimpikoj.

    Jacques Rogge diris: “Ni rekolektiĝos en Pekino post 4 jaroj.” Li prenis la Olimpikan flagon el la manoj de la urbestrino de Ateno kaj transdonis ĝin al Wang Qishan, urbestro de Pekino.

    Prezidantino de la Organiza Komitato por la 28-aj Olimpikoj diris en la ferma ceremonio, ke Ateno plenumis siajn promesojn, faritajn antaŭ 7 jaroj al la tuta mondo. Ŝi diris: “En la neforgeseblaj 17 tagoj la tuta mondo vidis niajn grandiozajn stadionojn kaj sporthalojn, kaj bonan organizadon. Ni montris ĉiujn atingojn sur tiu historia tereno. Ĝuste pro tio la mondo ekkonis la novan Atenon.”

    La Atenajn Olimpikojn partoprenis 11099 sportistoj el 202 landoj kaj regionoj, el kiuj estis 6575 viroj kaj 4524 virinoj, kiuj konsistigas pli ol 40% de la totala nombro de la gesportistoj kaj kiuj estas rekorda nombro de sportistinoj, kiuj partoprenis la Olimpikojn.

    La ĉina delegacio konsistas el 633 personoj. Tio estas la plej granda delegacio en la ĉina historio. 407 sportistoj partoprenis konkursojn de 203 disciplinoj de 26 sportobranĉoj. Ili akiris 32 orajn, 17 arĝentajn kaj 14 bronzajn medalojn. La totala nombro de la medaloj atingis 63. En la 28-aj Olimpikoj 3 personoj 5-foje kreis 6 mondajn rekordojn, 13 personoj la Olimpikajn rekordojn kaj unu persono egaligis la mondan rekordon.