Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hongkong-aj bankoj entreprenos operaciojn pri asekuro en la ĉeftero de Ĉinio

Laŭ la protokolo pri intertraktado pri pliigo de la pordmalfermo de la “Intima Ekonomia Partnera Aranĝo” subskribita antaŭ nelonge, ekde 2005 filioj de Hongkong-aj bankoj en la ĉeftero de Ĉinio rajtos fari operaciojn pri asekuro. Tio markas, ke la operacioj de Hongkong-aj bankoj pri RMB multe plirapidiĝos.

Vicministro de komerco de Ĉinio An Min kaj direktoro de la Financa Departemento de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto Tang Yingnian antaŭ nelonge subskribis protokolon pri la intertraktado en Pekino. Laŭ tiu protokolo la ĉeftero de Ĉinio plifaciligos la kondiĉojn por permesi Hongkong-ajn entreprenojn funkciigi siajn operaciojn pri banko kaj valorpapero en la ĉeftero.

Laŭ difino de la “Intima Ekonomia Partnera Aranĝo de la Ĉeftero kaj Hongkong” la du lokoj komencis la 20-an de majo traktadon pri larĝigo de la pordmalfermo kadre de la aranĝo. Post plurfoja traktado la du flankoj atingis interkonsenton pri la duafoja nuligo de la dogano super varoj produktitaj en Hongkong kaj plifaciligo de la kondiĉoj al la Hongkong-aj servantoj kaj servoliverantoj por ke ili eniru en la merkaton de la ĉeftero. El la atingitaj decidoj estas artikolo: De la 1-a de januaro, 2005, la ĉeftero de Ĉinio permesos, ke la filioj de Hongkong-aj bankoj en la ĉeftero entreprenu operaciojn pri asekuro. Oni diris, ke tio signifas, ke Hongkong-aj bankoj espereble faros operaciojn pri RMB en la ĉeftero.

Laŭ la antaŭa politiko, post sia membriĝo al la Monda Komerca Organizo Ĉinio iom post iom nuligos la limigon de entreprenado de operacioj de bankoj de aliaj landoj kaj regionoj pri RMB kaj post 5 jaroj permesos al ili entrepreni tiuflankan servon al ĉiuj ĉinaj klientoj. Laŭ la nuna evoluo oni opinias, ke almenaŭ en 2006 alilandaj kaj alilokaj bankoj rajtos servi al individuaj klientoj de Ĉinio, sed ĉi-foje oni permesis, ke Hongkong-aj bankoj faru tiujn operaciojn ekde 2005, evidente tio multe plirapidigos la paŝojn de tiuj operacioj.